-
Leia por capÃtulos
-
Esperanto -
-
27
|Êxodo 34:27|
Kaj la Eternulo diris al Moseo:Skribu al vi cxi tiujn vortojn, cxar laux cxi tiuj vortoj Mi faris interligon kun vi kaj kun Izrael.
-
28
|Êxodo 34:28|
Kaj li estis tie kun la Eternulo kvardek tagojn kaj kvardek noktojn; panon li ne mangxis kaj akvon li ne trinkis; kaj li skribis sur la tabeloj la vortojn de la interligo, la dek ordonojn.
-
29
|Êxodo 34:29|
Kiam Moseo estis malsupreniranta de la monto Sinaj kaj la du tabeloj de atesto estis en la manoj de Moseo dum lia malsuprenirado de la monto, Moseo ne sciis, ke la hauxto de lia vizagxo lumradiis pro tio, ke li parolis kun Li.
-
30
|Êxodo 34:30|
Kaj Aaron kaj cxiuj Izraelidoj ekvidis Moseon, kaj jen la hauxto de lia vizagxo lumradias; kaj ili timis alproksimigxi al li.
-
31
|Êxodo 34:31|
Sed Moseo vokis ilin, kaj returnigxis al li Aaron kaj cxiuj cxefoj de la komunumo, kaj Moseo ekparolis al ili.
-
32
|Êxodo 34:32|
Poste alproksimigxis cxiuj Izraelidoj; kaj li ordonis al ili cxion, kion diris al li la Eternulo sur la monto Sinaj.
-
33
|Êxodo 34:33|
Kiam Moseo cxesis paroli al ili, li metis sur sian vizagxon kovrotukon.
-
34
|Êxodo 34:34|
Kiam Moseo venadis antaux la Eternulon, por paroli kun Li, li formetadis la kovrotukon gxis sia eliro; kaj elirinte, li diradis al la Izraelidoj tion, kio estis ordonita al li.
-
35
|Êxodo 34:35|
Kaj la Izraelidoj vidis, ke la hauxto de la vizagxo de Moseo lumradias; kaj tiam Moseo denove metis la kovrotukon sur sian vizagxon, gxis li eniris, por paroli kun Li.
-
1
|Êxodo 35:1|
Kaj Moseo kunvenigis la tutan komunumon de la Izraelidoj, kaj diris al ili:Jen kion la Eternulo ordonis al vi fari:
-
-
Sugestões

Clique para ler Apocalipse 21-21