-
Leia por capÃtulos
-
Esperanto -
-
14
|Êxodo 14:14|
La Eternulo militos por vi, kaj vi silentu.
-
15
|Êxodo 14:15|
Kaj la Eternulo diris al Moseo:Kion vi krias al Mi? diru al la Izraelidoj, ke ili ekiru.
-
16
|Êxodo 14:16|
Kaj vi levu vian bastonon kaj etendu vian manon super la maron kaj disfendu gxin, por ke la Izraelidoj iru tra la mezo de la maro sur seka tero.
-
17
|Êxodo 14:17|
Kaj jen, Mi obstinigos la korojn de la Egiptoj, kaj ili iros post vi; kaj Mi glorigxos per Faraono kaj per lia tuta militistaro, per liaj cxaroj kaj liaj rajdantoj.
-
18
|Êxodo 14:18|
Kaj la Egiptoj sciigxos, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi glorigxos per Faraono, per liaj cxaroj kaj liaj rajdantoj.
-
19
|Êxodo 14:19|
Kaj la Dia angxelo, kiu iradis antaux la tendaro de la Izraelidoj, formovigxis kaj ekiris post ili; kaj la nuba kolono formovigxis de antaux ili kaj starigxis post ili;
-
20
|Êxodo 14:20|
kaj gxi aperis inter la tendaro de la Egiptoj kaj la tendaro de la Izraelidoj, kaj gxi estis nubo malluma, kaj lumis dum la nokto tiamaniere, ke unuj al la aliaj ne povis alproksimigxi dum la tuta nokto.
-
21
|Êxodo 14:21|
Kaj Moseo etendis sian manon super la maron; kaj la Eternulo pelis la maron per forta orienta vento dum la tuta nokto kaj faris la maron seka tero; kaj la akvo disfendigxis.
-
22
|Êxodo 14:22|
Kaj la Izraelidoj ekiris tra la mezo de la maro sur seka tero, kaj la akvo estis por ili muro dekstre kaj maldekstre.
-
23
|Êxodo 14:23|
Kaj la Egiptoj postkuris kaj venis post ili, cxiuj cxevaloj de Faraono, liaj cxaroj kaj liaj rajdantoj, en la mezon de la maro.
-
-
Sugestões

Clique para ler Apocalipse 21-21