-
Leia por capÃtulos
-
Esperanto -
-
16
|Êxodo 24:16|
Kaj la majesto de la Eternulo logxis sur la monto Sinaj, kaj la nubo gxin kovris dum ses tagoj; kaj Li vokis Moseon en la sepa tago el interne de la nubo.
-
17
|Êxodo 24:17|
Kaj la aspekto de la majesto de la Eternulo estis kiel fajro flamanta sur la supro de la monto antaux la okuloj de la Izraelidoj.
-
18
|Êxodo 24:18|
Kaj Moseo eniris en la mezon de la nubo, kaj supreniris sur la monton; kaj Moseo estis sur la monto dum kvardek tagoj kaj kvardek noktoj.
-
1
|Êxodo 25:1|
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
-
2
|Êxodo 25:2|
Diru al la Izraelidoj, ke ili alportu por Mi oferdonon; de cxiu homo, kies koro deziros doni, prenu la oferdonon por Mi.
-
3
|Êxodo 25:3|
Kaj jen estas la oferdono, kiun vi prenos de ili:oro kaj argxento kaj kupro,
-
4
|Êxodo 25:4|
kaj blua teksajxo kaj purpura kaj rugxa, kaj bisino kaj kapra lano,
-
5
|Êxodo 25:5|
kaj virsxafaj feloj rugxe kolorigitaj kaj antilopaj feloj, kaj akacia ligno,
-
6
|Êxodo 25:6|
oleo por lumigado, aromajxoj por la sankta oleo kaj por la bonodoraj incensoj,
-
7
|Êxodo 25:7|
sxtonoj oniksaj kaj sxtonoj enkadrigeblaj por la efodo kaj por la surbrustajxo.
-
-
Sugestões

Clique para ler Apocalipse 22-22