-
Leia por capÃtulos
-
Esperanto -
-
40
|Êxodo 28:40|
Kaj por la filoj de Aaron faru hxitonojn, kaj faru por ili zonojn, kaj mitrojn faru por ili, por honoro kaj ornamo.
-
41
|Êxodo 28:41|
Kaj vestu per ili vian fraton Aaron kaj liajn filojn kune kun li; kaj sanktoleu ilin kaj konsekru ilin kaj sanktigu ilin, por ke ili estu pastroj al Mi.
-
42
|Êxodo 28:42|
Kaj faru por ili linajn pantalonojn, por kovri la nudecon de ilia karno; de la lumbo gxis la femuroj ili estu.
-
43
|Êxodo 28:43|
Kaj ili estu sur Aaron kaj sur liaj filoj, kiam ili eniros en la tabernaklon de kunveno, aux kiam ili alproksimigxos al la altaro, por servi en la sanktejo; por ke ili ne faru pekon kaj ne mortu. Eterna legxo gxi estu por li kaj por lia idaro post li.
-
1
|Êxodo 29:1|
Kaj jen estas tio, kion vi devas fari al ili, por sanktigi ilin, ke ili estu pastroj al Mi:prenu unu virbovidon kaj du virsxafojn sendifektajn;
-
2
|Êxodo 29:2|
kaj macan panon, kaj macajn kukojn, miksitajn kun oleo, kaj macajn flanojn, sxmiritajn per oleo; el delikata tritika faruno faru ilin.
-
3
|Êxodo 29:3|
Kaj metu ilin en unu korbon, kaj venigu ilin en la korbo, kaj ankaux la bovidon kaj la du virsxafojn.
-
4
|Êxodo 29:4|
Kaj Aaronon kaj liajn filojn alvenigu al la pordo de la tabernaklo de kunveno, kaj lavu ilin per akvo.
-
5
|Êxodo 29:5|
Kaj prenu la vestojn, kaj metu sur Aaronon la hxitonon kaj la tunikon de la efodo kaj la efodon kaj la surbrustajxon, kaj zonu lin per la zono de la efodo.
-
6
|Êxodo 29:6|
Kaj metu la cidaron sur lian kapon, kaj metu la sanktan kronon sur la cidaron.
-
-
Sugestões

Clique para ler Apocalipse 21-21