-
Leia por capÃtulos
-
Esperanto -
-
37
|Êxodo 29:37|
Dum sep tagoj senpekigu la altaron kaj sanktigu gxin; kaj la altaro farigxu plejsanktajxo; cxio, kio ektusxos la altaron, farigxos sankta.
-
38
|Êxodo 29:38|
Jen tio, kion vi metos sur la altaron:du jaragxajn sxafidojn cxiutage, cxiam;
-
39
|Êxodo 29:39|
unu sxafidon oferu matene, kaj la duan sxafidon oferu cxirkaux la vespero;
-
40
|Êxodo 29:40|
kaj por unu sxafido dekonon de efo da delikata faruno, miksita kun kvarono de hino da elpistita oleo, kaj kvaronon de hino da vino por versxoferi.
-
41
|Êxodo 29:41|
La duan sxafidon oferu cxirkaux la vespero; faru kun gxi kiel kun la matena donofero kaj versxofero, ke gxi estu agrabla odorajxo, fajrofero por la Eternulo,
-
42
|Êxodo 29:42|
cxiama brulofero en viaj generacioj cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno antaux la Eternulo, kie Mi aperados antaux vi, por paroli tie kun vi.
-
43
|Êxodo 29:43|
Kaj Mi aperados tie antaux la Izraelidoj, kaj la loko sanktigxos per Mia gloro.
-
44
|Êxodo 29:44|
Kaj Mi sanktigos la tabernaklon de kunveno kaj la altaron; kaj Aaronon kaj liajn filojn Mi sanktigos, por ke ili estu Miaj pastroj.
-
45
|Êxodo 29:45|
Kaj Mi logxos inter la Izraelidoj, kaj Mi estos por ili Dio.
-
46
|Êxodo 29:46|
Kaj ili sciu, ke Mi estas la Eternulo, ilia Dio, kiu elirigis ilin el la lando Egipta, por ke Mi logxu inter ili, Mi, la Eternulo, ilia Dio.
-
-
Sugestões

Clique para ler Apocalipse 21-21