-
-
Esperanto -
-
1
|Eclesiastes 8:1|
Kiu estas simila al sagxulo? kaj kiu komprenas la sencon de la aferoj? Sagxeco de homo lumigas lian vizagxon, kaj la maldelikateco de lia vizagxo sxangxigxas.
-
2
|Eclesiastes 8:2|
Mi diras:La regxan ordonon plenumu, pro la jxuro farita antaux Dio.
-
3
|Eclesiastes 8:3|
Ne rapidu foriri de antaux li, kaj ne estu persistema en malbona afero; cxar cxion, kion li volos, li povos fari.
-
4
|Eclesiastes 8:4|
CXar la vorto de regxo estas potenca; kaj kiu povas diri al li:Kion vi faras?
-
5
|Eclesiastes 8:5|
Kiu plenumas la ordonon, tiu spertos nenion malbonan; tempon kaj manieron de agado scias la koro de sagxulo.
-
6
|Eclesiastes 8:6|
CXar por cxiu afero estas gxia tempo kaj gxia maniero; kaj granda estas por la homo la malbono de tio,
-
7
|Eclesiastes 8:7|
ke li ne scias, kio estos; cxar kiu diros al vi, kiel estos?
-
8
|Eclesiastes 8:8|
Neniu homo povas regi la venton kaj reteni la venton, neniu povas regi la tagon de la morto; ne ekzistas forpermeso en tiu milito, kaj malvirteco ne savas sian faranton.
-
9
|Eclesiastes 8:9|
CXion cxi tion mi vidis, kaj mi atentis cxiun aferon, kiu estas farata sub la suno, kaj tiun tempon, en kiu homo regas homon al lia malbono.
-
10
|Eclesiastes 8:10|
Kaj ankaux mi vidis, ke oni enterigis malvirtulojn, kiuj venadis kaj eliradis el la sankta loko, kaj kiuj estis forgesitaj en la urbo, kie ili tiel agis; kaj cxi tio ankaux estas vantajxo.
-
-
Sugestões

Clique para ler Apocalipse 22-22