-
Leia por capÃtulos
-
Esperanto -
-
21
|Gênesis 37:21|
Sed tion auxdis Ruben kaj savis lin el iliaj manoj, kaj diris: Ni ne mortigu lin.
-
22
|Gênesis 37:22|
Kaj Ruben diris al ili: Ne versxu sangon; jxetu lin en cxi tiun puton, kiu estas en la dezerto, sed manon ne metu sur lin. CXar li intencis savi lin el iliaj manoj kaj revenigi lin al sia patro.
-
23
|Gênesis 37:23|
Kaj kiam Jozef venis al siaj fratoj, ili deprenis de li lian veston, la mikskoloran veston, kiu estis sur li;
-
24
|Gênesis 37:24|
kaj ili prenis lin kaj jxetis lin en la puton; sed la puto estis malplena, akvo ne estis en gxi.
-
25
|Gênesis 37:25|
Kiam ili sidigxis, por mangxi panon, ili levis siajn okulojn, kaj ekvidis, ke jen karavano da Isxmaelidoj venas el Gilead, kaj iliaj kameloj portas aromajxojn kaj balzamon kaj mirhon; ili iras, direktante sin al Egiptujo.
-
26
|Gênesis 37:26|
Kaj Jehuda diris al siaj fratoj: Kian profiton ni havos, se ni mortigos nian fraton kaj kasxos lian sangon?
-
27
|Gênesis 37:27|
Venu, ni vendos lin al la Isxmaelidoj, por ke nia mano ne metigxu sur lin; cxar li estas nia frato, nia karno. Kaj liaj fratoj akceptis lian proponon.
-
28
|Gênesis 37:28|
Kaj kiam la Midjanidoj, la komercistoj, preteriris, ili eltiris kaj levis Jozefon el la puto kaj vendis Jozefon al la Isxmaelidoj por dudek argxentaj moneroj; kaj tiuj forkondukis Jozefon al Egiptujo.
-
29
|Gênesis 37:29|
Kiam Ruben revenis al la puto, li vidis, ke Jozef ne estas en la puto. Kaj li dissxiris siajn vestojn.
-
30
|Gênesis 37:30|
Kaj li reiris al siaj fratoj, kaj diris: La knabo forestas, kaj kien mi nun iros?
-
-
Sugestões

Clique para ler Apocalipse 21-21