-
-
Esperanto -
-
11
|João 20:11|
Sed Maria staris ekstere apud la tombo, plorante; kaj dum sxi ploris, sxi klinigxis, kaj enrigardis en la tombon;
-
12
|João 20:12|
kaj sxi vidis du angxelojn en blankaj vestoj, sidantajn, unu cxe la kaploko kaj unu cxe la piedloko, kie la korpo de Jesuo antauxe kusxis.
-
13
|João 20:13|
Kaj ili diris al sxi:Virino, kial vi ploras? SXi respondis:CXar oni forprenis mian Sinjoron, kaj mi ne scias, kien oni lin metis.
-
14
|João 20:14|
Dirinte tion, sxi sin turnis malantauxen, kaj vidis Jesuon staranta, kaj ne sciis, ke gxi estas Jesuo.
-
15
|João 20:15|
Jesuo diris al sxi:Virino, kial vi ploras? kiun vi sercxas? SXi, supozante, ke li estas la gxardenisto, diris al li:Sinjoro, se vi forportis lin, sciigu min, kien vi metis lin, kaj mi lin forprenos.
-
16
|João 20:16|
Jesuo diris al sxi:Maria. SXi sin turnis, kaj diris al li Hebrelingve:Raboni; tio estas Majstro.
-
17
|João 20:17|
Jesuo diris al sxi:Ne tusxu min; cxar mi ankoraux ne supreniris al la Patro; sed iru al miaj fratoj, kaj diru al ili:Mi supreniras al mia Patro kaj via Patro, kaj al mia Dio kaj via Dio.
-
18
|João 20:18|
Maria Magdalena venis al la discxiploj, sciigante:Mi vidis la Sinjoron; kaj ke li tion diris al sxi.
-
19
|João 20:19|
Kiam do estis vespero en tiu sama tago, la unua de la semajno, kaj kiam estis fermitaj la pordoj, kie la discxiploj estis, pro timo antaux la Judoj, Jesuo venis kaj staris meze de ili, kaj diris al ili:Paco al vi.
-
20
|João 20:20|
Kaj dirinte tion, li montris al ili siajn manojn kaj sian flankon. La discxiploj do gxojis, vidante la Sinjoron.
-
-
Sugestões

Clique para ler Apocalipse 21-21