-
-
Esperanto -
-
1
|ZacarÃas 14:1|
Jen de la Eternulo venos tago, kiam oni dividos vian havajxon meze de vi.
-
2
|ZacarÃas 14:2|
Mi kolektos cxiujn naciojn milite kontraux Jerusalemon, kaj la urbo estos venkoprenita, la domoj estos detruitaj, la virinoj estos senhonorigitaj, duono de la urbo iros en kaptitecon, sed la cetera popolo ne estos ekstermita el la urbo.
-
3
|ZacarÃas 14:3|
Sed la Eternulo eliros kaj militos kontraux tiuj nacioj, kiel iam Li militis en tago de batalo.
-
4
|ZacarÃas 14:4|
Liaj piedoj en tiu tempo starigxos sur la Monto de Olivoj, kiu estas antaux Jerusalem oriente; kaj la Monto de Olivoj disfendigxos en la mezo en du partojn, de oriento gxis okcidento, tiel, ke farigxos tre granda valo, unu duono de la monto forsxovigxos norden kaj la dua duono suden.
-
5
|ZacarÃas 14:5|
Kaj vi kuros en la valo inter Miaj montoj, cxar la intermonta valo atingos gxis Acel; vi kuros, kiel vi kuris de la tertremo en la tempo de Uzija, regxo de Judujo; tiam venos la Eternulo, mia Dio, kune kun cxiuj sanktuloj.
-
6
|ZacarÃas 14:6|
En tiu tago ne estos lumo, sed estos malvarmo kaj densa nebulo.
-
7
|ZacarÃas 14:7|
Kaj tio estos tago sola, konata nur de la Eternulo, nek tago nek nokto; nur vespere montrigxos lumo.
-
8
|ZacarÃas 14:8|
En tiu tago ekfluos viviga akvo el Jerusalem, duono de gxi al la maro orienta kaj duono al la maro okcidenta; gxi fluados en somero kaj en vintro.
-
9
|ZacarÃas 14:9|
Kaj la Eternulo estos Regxo super la tuta tero; en tiu tempo la Eternulo estos sola, kaj Lia nomo estos sola.
-
10
|ZacarÃas 14:10|
La tuta lando farigxos ebenajxo, de Geba gxis Rimon, sude de Jerusalem; cxi tiu altigxos kaj staros sur sia loko, de la Pordego de Benjamen gxis la loko de la unua pordego, gxis la Pordego Angula, kaj de la turo de HXananel gxis la regxaj vinpremejoj.
-
-
Sugestões

Clique para ler Apocalipse 21-21