-
Leia por capÃtulos
-
Esperanto -
-
10
|1 Crônicas 17:10|
kaj de post tiu tempo, kiam Mi starigis jugxistojn super Mia popolo Izrael, Mi humiligis cxiujn viajn malamikojn; kaj Mi diras al vi, ke domon konstruos al vi la Eternulo.
-
11
|1 Crônicas 17:11|
Kiam finigxos viaj tagoj kaj vi iros al viaj patroj, Mi starigos post vi vian idon, kiu estos el viaj filoj; kaj Mi fortikigos lian regnon.
-
12
|1 Crônicas 17:12|
Li konstruos por Mi domon; kaj Mi fortikigos lian tronon por cxiam.
-
13
|1 Crônicas 17:13|
Mi estos al li patro, kaj li estos al Mi filo; kaj Mian favorkorecon Mi ne deturnos de li tiel, kiel Mi deturnis de tiu, kiu estis antaux vi.
-
14
|1 Crônicas 17:14|
Kaj Mi starigos lin en Mia domo kaj en Mia regno por cxiam; kaj lia trono estos fortikigita por eterne.
-
15
|1 Crônicas 17:15|
Konforme al cxiuj cxi tiuj vortoj kaj al cxi tiu tuta vizio, Natan parolis al David.
-
16
|1 Crônicas 17:16|
Kaj venis la regxo David kaj sidigxis antaux la Eternulo, kaj diris:Kiu estas mi, ho Dio Eternulo, kaj kio estas mia domo, ke Vi venigis min gxis cxi tie?
-
17
|1 Crônicas 17:17|
Sed ecx tio estis nesuficxa antaux Vi, ho Dio, kaj Vi parolis pri la domo de Via servanto ecx por la malproksima estonteco, kaj Vi rigardis min kiel homon alte starantan, ho Dio Eternulo.
-
18
|1 Crônicas 17:18|
Kion pli David povas diri al Vi, por honori Vian servanton? Vi konas ja Vian servanton.
-
19
|1 Crônicas 17:19|
Ho Eternulo, por Via servanto kaj laux Via koro Vi faris tiun tutan grandajxon, por montri cxian grandecon.
-
-
Sugestões

Clique para ler Apocalipse 22-22