-
Leia por capÃtulos
-
Esperanto -
-
1
|1 Crônicas 25:1|
David kaj la militestroj apartigis por la servado filojn de Asaf, de Heman, kaj de Jedutun, kiuj estis inspiritaj por harpoj, psalteroj, kaj cimbaloj. Ili estis kalkulitaj por sia servado:
-
2
|1 Crônicas 25:2|
el la filoj de Asaf:Zakur, Jozef, Netanja, kaj Asxarela, filoj de Asaf, sub gvidado de Asaf, kiu kantis cxe la regxo.
-
3
|1 Crônicas 25:3|
De Jedutun, la filoj de Jedutun:Gedalja, Ceri, Jesxaja, HXasxabja, kaj Matitja, ses, sub gvidado de sia patro Jedutun, kiu ludis inspirite sur harpo, por lauxdi kaj glori la Eternulon.
-
4
|1 Crônicas 25:4|
De Heman, la filoj de Heman:Bukija, Matanja, Uziel, SXebuel, Jerimot, HXananja, HXanani, Eliata, Gidalti, Romamti-Ezer, Josxbekasxa, Maloti, Hotir, kaj Mahxaziot.
-
5
|1 Crônicas 25:5|
CXiuj ili estis filoj de Heman, viziisto de la regxo koncerne la vortojn de Dio, por levi la kornon. Dio donis al Heman dek kvar filojn kaj tri filinojn.
-
6
|1 Crônicas 25:6|
CXiuj cxi tiuj estis sub la gvidado de siaj patroj cxe la kantado en la domo de la Eternulo, kun cimbaloj, psalteroj, kaj harpoj, cxe la servado en la domo de Dio, sub la gvidado de la regxo, Asaf, Jedutun, kaj Heman.
-
7
|1 Crônicas 25:7|
Ilia nombro, kune kun iliaj fratoj, instruitaj por kanti antaux la Eternulo, cxiuj kompetentuloj, estis ducent okdek ok.
-
8
|1 Crônicas 25:8|
Ili lotis pri la vico de sia dejxorado, la malgrandaj egale kiel la grandaj, kompetentulo egale kiel lernanto.
-
9
|1 Crônicas 25:9|
La unua loto eliris cxe Asaf por Jozef; la dua por Gedalja; li kun siaj fratoj kaj siaj filoj estis dek du;
-
10
|1 Crônicas 25:10|
la tria por Zakur; liaj filoj kaj fratoj estis dek du;
-
-
Sugestões

Clique para ler Apocalipse 21-21