-
Leia por capÃtulos
-
Esperanto -
-
29
|1 Crônicas 21:29|
La tabernaklo de la Eternulo, kiun faris Moseo en la dezerto, kaj la altaro de bruloferoj, estis en tiu tempo sur altajxo en Gibeon.
-
30
|1 Crônicas 21:30|
Sed David ne povis iri antaux gxin por demandi Dion; cxar lin timigis la glavo de la angxelo de la Eternulo.
-
1
|1 Crônicas 22:1|
Kaj David diris:CXi tie estas la domo de Dio, la Eternulo, kaj cxi tio estas altaro por bruloferoj por Izrael.
-
2
|1 Crônicas 22:2|
Kaj David ordonis kunvenigi la fremdulojn, kiuj estis en la lando de Izrael, kaj li starigis sxtonhakistojn, por cxirkauxhaki sxtonojn por la konstruado de la domo de Dio.
-
3
|1 Crônicas 22:3|
Kaj multe da fero por najloj al la pordoj de la pordegoj kaj por la krampoj pretigis David, ankaux multe da kupro, en nemezurita kvanto;
-
4
|1 Crônicas 22:4|
kaj sennombran kvanton da cedra ligno, cxar la Cidonanoj kaj Tiranoj alveturigis al David multe da cedra ligno.
-
5
|1 Crônicas 22:5|
Kaj David diris:Mia filo Salomono estas juna kaj neforta, kaj la domo, kiun oni devas konstrui por la Eternulo, devas esti granda, por ke Lia nomo kaj gloro estu konata en cxiuj landoj. Tial mi preparados por li. Kaj David multe preparis antaux sia morto.
-
6
|1 Crônicas 22:6|
Kaj li alvokis sian filon Salomono, kaj testamentis al li, ke li konstruu domon por la Eternulo, Dio de Izrael.
-
7
|1 Crônicas 22:7|
Kaj David diris al Salomono:Mia filo, mi havis la intencon konstrui domon al la nomo de la Eternulo, mia Dio;
-
8
|1 Crônicas 22:8|
sed aperis pri mi vorto de la Eternulo, dirante:Multe da sango vi versxis, kaj grandajn militojn vi faris, tial vi ne devas konstrui domon al Mia nomo; cxar multe da sango vi versxis antaux Mi sur la teron.
-
-
Sugestões

Clique para ler Apocalipse 22-22