-
Leia por capÃtulos
-
Esperanto -
-
26
|Êxodo 16:26|
Dum ses tagoj kolektu gxin, sed la sepa tago estas sabato, en tiu tago gxi ne trovigxos.
-
27
|Êxodo 16:27|
En la sepa tago eliris kelkaj el la popolo, por kolekti, sed ili ne trovis.
-
28
|Êxodo 16:28|
Kaj la Eternulo diris al Moseo:GXis kiam vi rifuzos observi Miajn ordonojn kaj Mian instruon?
-
29
|Êxodo 16:29|
Rigardu, la Eternulo donis al vi la sabaton, tial Li donas al vi en la sesa tago panon por du tagoj; restu cxiu hejme, neniu eliru for de sia loko en la sepa tago.
-
30
|Êxodo 16:30|
Kaj la popolo ripozis en la sepa tago.
-
31
|Êxodo 16:31|
Kaj la domo de Izrael donis al gxi la nomon manao; gxi estis kiel la semo de koriandro, blanka, kaj gxia gusto estis kiel blankpaneto kun mielo.
-
32
|Êxodo 16:32|
Kaj Moseo diris:Jen estas tio, kion ordonis la Eternulo:Plenigu per gxi omeron, ke gxi estu konservata en viaj generacioj, por ke oni vidu la panon, kiun Mi mangxigis al vi en la dezerto, kiam Mi elkondukis vin el la lando Egipta.
-
33
|Êxodo 16:33|
Kaj Moseo diris al Aaron:Prenu unu vazon kaj enmetu tien plenan omeron da manao kaj starigu gxin antaux la Eternulo, por ke gxi estu konservata en viaj generacioj.
-
34
|Êxodo 16:34|
Kiel la Eternulo ordonis al Moseo, Aaron starigis gxin antaux la Atesto, por konservigxi.
-
35
|Êxodo 16:35|
Kaj la Izraelidoj mangxis la manaon dum kvardek jaroj, gxis ili venis en landon logxeblan; la manaon ili mangxis, gxis ili venis al la limo de la lando Kanaana.
-
-
Sugestões

Clique para ler Apocalipse 22-22