-
Leia por capÃtulos
-
Esperanto -
-
6
|Êxodo 21:6|
tiam lia sinjoro alkonduku lin antaux la potenculojn kaj starigu lin apud la pordo aux apud la fosto, kaj lia sinjoro trapiku lian orelon per aleno, kaj li estu lia sklavo por cxiam.
-
7
|Êxodo 21:7|
Kaj se iu vendos sian filinon kiel sklavinon, sxi ne eliru kiel eliras la sklavoj.
-
8
|Êxodo 21:8|
Se sxi ne placxas al sia sinjoro, al kiu sxi estis fordonita, tiam li donu al sxi la eblon elacxetigxi; al fremda popolo sxin vendi li ne havas la rajton, cxar li kondutis ne honeste kontraux sxi.
-
9
|Êxodo 21:9|
Se iu transdonos sxin al sia filo, li agu kun sxi laux la rajto de filinoj.
-
10
|Êxodo 21:10|
Se li prenos por li alian edzinon, tiam nutrajxo, vestoj, kaj edzina vivo ne devas esti rifuzataj al sxi.
-
11
|Êxodo 21:11|
Kaj se tiujn tri aferojn li ne faros por sxi, tiam sxi eliru senpage, sen elacxeto.
-
12
|Êxodo 21:12|
Se iu batos homon kaj tiu mortos, li estu mortigita.
-
13
|Êxodo 21:13|
Sed se li ne agis malbonintence, nur Dio pusxis tiun sub lian manon, Mi difinas al vi lokon, kien li povas forkuri.
-
14
|Êxodo 21:14|
Sed se iu intence mortigis sian proksimulon per ruzo, tiam ecx de Mia altaro forprenu lin, ke li mortu.
-
15
|Êxodo 21:15|
Kiu batas sian patron aux sian patrinon, tiu devas esti mortigita.
-
-
Sugestões

Clique para ler Apocalipse 22-22