-
Leia por capÃtulos
-
Esperanto -
-
2
|Êxodo 20:2|
Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco.
-
3
|Êxodo 20:3|
Ne ekzistu cxe vi aliaj dioj antaux Mi.
-
4
|Êxodo 20:4|
Ne faru al vi idolon, nek bildon de io, kio estas en la cxielo supre aux sur la tero malsupre aux en la akvo sub la tero;
-
5
|Êxodo 20:5|
ne klinigxu antaux ili kaj ne servu ilin; cxar Mi, la Eternulo, via Dio, estas Dio severa, kiu la malbonagon de la patroj punas sur la idoj en la tria kaj kvara generacioj cxe Miaj malamantoj,
-
6
|Êxodo 20:6|
kaj kiu faras favorkorajxon por miloj al Miaj amantoj kaj al la plenumantoj de Miaj ordonoj.
-
7
|Êxodo 20:7|
Ne malbonuzu la nomon de la Eternulo, via Dio; cxar la Eternulo ne lasos senpuna tiun, kiu malbonuzas Lian nomon.
-
8
|Êxodo 20:8|
Memoru pri la tago sabata, ke vi tenu gxin sankta.
-
9
|Êxodo 20:9|
Dum ses tagoj laboru kaj faru cxiujn viajn aferojn;
-
10
|Êxodo 20:10|
sed la sepa tago estas sabato de la Eternulo, via Dio; faru nenian laboron, nek vi, nek via filo, nek via filino, nek via sklavo, nek via sklavino, nek via bruto, nek via fremdulo, kiu estas inter viaj pordegoj;
-
11
|Êxodo 20:11|
cxar dum ses tagoj la Eternulo kreis la cxielon kaj la teron, la maron, kaj cxion, kio estas en ili, sed en la sepa tago Li ripozis. Tial la Eternulo benis la tagon sabatan kaj sanktigis gxin.
-
-
Sugestões

Clique para ler Apocalipse 22-22