-
Leia por capÃtulos
-
Esperanto -
-
7
|Êxodo 19:7|
Moseo venis, kaj alvokis la cxefojn de la popolo, kaj prezentis al ili cxiujn tiujn vortojn, pri kiuj la Eternulo ordonis al li.
-
8
|Êxodo 19:8|
Kaj la tuta popolo respondis kune kaj diris:CXion, kion la Eternulo diris, ni faros. Kaj Moseo raportis la vortojn de la popolo al la Eternulo.
-
9
|Êxodo 19:9|
Kaj la Eternulo diris al Moseo:Jen Mi venos al vi en densa nubo, por ke la popolo auxdu, kiam Mi parolos kun vi, kaj por ke ili kredu al vi eterne. Kaj Moseo sciigis la vortojn de la popolo al la Eternulo.
-
10
|Êxodo 19:10|
Kaj la Eternulo diris al Moseo:Iru al la popolo kaj sanktigu gxin hodiaux kaj morgaux, kaj ili lavu siajn vestojn.
-
11
|Êxodo 19:11|
Kaj ili estu pretaj por la tria tago, cxar en la tria tago la Eternulo malsupreniros antaux la okuloj de la tuta popolo sur la monton Sinaj.
-
12
|Êxodo 19:12|
Kaj difinu limon por la popolo cxirkauxe, dirante:Gardu vin, ke vi ne supreniru sur la monton nek tusxu gxian bazon; cxiu, kiu tusxos la monton, estu mortigita.
-
13
|Êxodo 19:13|
Mano lin ne tusxu, sed per sxtonoj li estu mortigita, aux li estu pafmortigita; cxu tio estos bruto, cxu tio estos homo, li ne vivu. Kiam eksonos longa trumpetado, tiam ili povas supreniri sur la monton.
-
14
|Êxodo 19:14|
Kaj Moseo malsupreniris de la monto al la popolo kaj sanktigis la popolon, kaj ili lavis siajn vestojn.
-
15
|Êxodo 19:15|
Kaj li diris al la popolo:Estu pretaj por la tria tago; ne alproksimigxu al virino.
-
16
|Êxodo 19:16|
En la tria tago, tuj matene, komencigxis tondroj kaj fulmoj, kaj densa nubo estis super la monto, kaj auxdigxis tre forta sonado de korno; kaj ektremis la tuta popolo, kiu estis en la tendaro.
-
-
Sugestões

Clique para ler Apocalipse 22-22