-
Leia por capÃtulos
-
Esperanto -
-
17
|Êxodo 19:17|
Kaj Moseo elirigis la popolon el la tendaro renkonte al Dio, kaj ili starigxis antaux la bazo de la monto.
-
18
|Êxodo 19:18|
Kaj la monto Sinaj tuta fumigxis kauxze de tio, ke la Eternulo malsupreniris sur gxin en fajro; kaj gxia fumo levigxadis kiel fumo el forno, kaj la tuta monto forte tremis.
-
19
|Êxodo 19:19|
Kaj la sonado de la korno farigxadis cxiam pli kaj pli forta; Moseo paroladis, kaj Dio respondadis al li per vocxo.
-
20
|Êxodo 19:20|
Kaj la Eternulo malsupreniris sur la monton Sinaj, sur la supron de la monto; kaj la Eternulo vokis Moseon sur la supron de la monto, kaj Moseo supreniris.
-
21
|Êxodo 19:21|
Kaj la Eternulo diris al Moseo:Iru malsupren, avertu la popolon, ke ili ne translimigxu perforte al la Eternulo, por vidi, cxar tiam multaj el ili falus.
-
22
|Êxodo 19:22|
Ecx la pastroj, kiuj alproksimigxos al la Eternulo, sanktigu sin, por ke la Eternulo ne frakasu ilin.
-
23
|Êxodo 19:23|
Kaj Moseo diris al la Eternulo:La popolo ne povas supreniri sur la monton Sinaj, cxar Vi avertis nin, dirante:Faru limon cxirkaux la monto, kaj sanktigu gxin.
-
24
|Êxodo 19:24|
Sed la Eternulo diris al li:Iru malsupren, poste supreniru vi kaj Aaron kun vi; sed la pastroj kaj la popolo ne penu perforte supreniri al la Eternulo, por ke Li ne frakasu ilin.
-
25
|Êxodo 19:25|
Kaj Moseo malsupreniris al la popolo kaj diris tion al ili.
-
1
|Êxodo 20:1|
Kaj Dio diris cxiujn sekvantajn vortojn:
-
-
Sugestões

Clique para ler Apocalipse 22-22