-
Leia por capÃtulos
-
Esperanto -
-
10
|Êxodo 22:10|
Se iu donos al sia proksimulo azenon aux bovon aux sxafon aux alian bruton, por konservi, kaj gxi mortos aux estos difektita aux forkaptita, kaj neniu tion vidos,
-
11
|Êxodo 22:11|
tiam jxuro antaux la Eternulo estu inter ili, ke li ne etendis sian manon sur la apartenajxon de sia proksimulo, kaj gxia mastro gxin prenos kaj li ne kompensos.
-
12
|Êxodo 22:12|
Sed se oni gxin sxtelos de li, tiam li devas kompensi al gxia mastro.
-
13
|Êxodo 22:13|
Se gxi estos dissxirita, li prezentu ateston, kaj la dissxiritajxon li ne kompensos.
-
14
|Êxodo 22:14|
Se iu gxin prenos prunte de sia proksimulo, kaj gxi estos difektita aux mortos dum foresto de sia mastro, tiam li devas kompensi.
-
15
|Êxodo 22:15|
Se gxia mastro estis apud gxi, tiam li ne devas kompensi. Se gxi estis dungita, li perdis sian dungomonon.
-
16
|Êxodo 22:16|
Se iu forlogos virgulinon, kiu ne estas fiancxinigita, kaj kusxos kun sxi, tiam li donu al sxi doton kaj prenu sxin al si kiel edzinon.
-
17
|Êxodo 22:17|
Se sxia patro ne volos doni sxin al li, tiam li pagu tiom da mono, kiom virgulinoj ordinare ricevas dote.
-
18
|Êxodo 22:18|
Sorcxistinon ne lasu vivi.
-
19
|Êxodo 22:19|
CXiu, kiu kusxis kun bruto, estu mortigita.
-
-
Sugestões

Clique para ler Apocalipse 22-22