-
Leia por capÃtulos
-
Esperanto -
-
9
|Êxodo 23:9|
Fremdulon ne premu; vi konas ja la animon de fremdulo, cxar fremduloj vi estis en la lando Egipta.
-
10
|Êxodo 23:10|
Dum ses jaroj prisemu vian teron kaj rikoltu gxiajn produktajxojn;
-
11
|Êxodo 23:11|
sed en la sepa jaro ripozigu gxin kaj ne tusxu gxin, por ke mangxu la malricxuloj el via popolo, kaj la restajxon mangxu la bestoj de la kampo. Tiel same agu kun via vinberejo kaj kun via olivarbejo.
-
12
|Êxodo 23:12|
Dum ses tagoj faru viajn laborojn, kaj en la sepa tago festu, por ke ripozu via bovo kaj via azeno kaj por ke refresxigxu la filo de via sklavino kaj la fremdulo.
-
13
|Êxodo 23:13|
Kaj cxion, kion Mi diris al vi, observu; kaj la nomon de aliaj dioj ne citu, gxi ne estu auxdata el via busxo.
-
14
|Êxodo 23:14|
Tri fojojn festu al Mi dum la jaro.
-
15
|Êxodo 23:15|
La feston de la macoj observu; dum sep tagoj mangxu macojn, kiel Mi ordonis al vi, en la difinita tempo en la monato Abib (cxar en tiu tempo vi eliris el Egiptujo); kaj oni ne aperu antaux Mi kun malplenaj manoj;
-
16
|Êxodo 23:16|
ankaux la feston de la rikolto de la unuaj fruktoj de via laboro, de tio, kion vi semos sur la kampo; kaj la feston de kolekto en la fino de la jaro, kiam vi kolektos viajn laborfruktojn el la kampo.
-
17
|Êxodo 23:17|
Tri fojojn cxiujare aperu cxiuj viaj virseksuloj antaux la Sinjoro, la Eternulo.
-
18
|Êxodo 23:18|
Ne versxu sur fermentajxon la sangon de Mia ofero; kaj la graso de Mia festofero ne restu gxis mateno.
-
-
Sugestões

Clique para ler Apocalipse 22-22