-
Leia por capÃtulos
-
Esperanto -
-
8
|Êxodo 26:8|
La longo de cxiu tapisxo estu tridek ulnoj, kaj la largxo de cxiu tapisxo estu kvar ulnoj; unu mezuro estu por la dek unu tapisxoj.
-
9
|Êxodo 26:9|
Kaj kunigu kvin tapisxojn aparte kaj ses tapisxojn aparte, kaj la sesan tapisxon faldu duige antaux la tabernaklo.
-
10
|Êxodo 26:10|
Kaj faru kvindek masxojn sur la rando de la ekstrema tapisxo, sur la rando de la kunigxo, kaj kvindek masxojn sur la rando de la dua kunigxa tapisxo.
-
11
|Êxodo 26:11|
Kaj faru kvindek kuprajn hoketojn, kaj metu la hoketojn en la masxojn, por ke vi kunigu la tendon kaj gxi estu unu tutajxo.
-
12
|Êxodo 26:12|
Kaj el la superflua pendanta parto de la tapisxoj de la kovro, duono de la superflua tapisxa parto superpendu super la malantauxa flanko de la tabernaklo.
-
13
|Êxodo 26:13|
Kaj po unu ulno cxiuflanke el la superflua longo de la tapisxoj superpendu super ambaux flankoj de la tabernaklo, por kovri gxin.
-
14
|Êxodo 26:14|
Kaj faru kovron por la tendo el rugxaj virsxafaj feloj kaj ankoraux kovron el antilopaj feloj supre.
-
15
|Êxodo 26:15|
Kaj faru starantajn tabulojn por la tabernaklo el akacia ligno.
-
16
|Êxodo 26:16|
Dek ulnoj estu la longo de cxiu tabulo, kaj unu ulno kaj duono la largxo de cxiu tabulo.
-
17
|Êxodo 26:17|
Du pivotoj estu cxe cxiu tabulo, algxustigitaj unu al la alia; tiel faru cxe cxiuj tabuloj de la tabernaklo.
-
-
Sugestões

Clique para ler Apocalipse 22-22