-
Leia por capÃtulos
-
Esperanto -
-
28
|Êxodo 26:28|
Kaj la meza riglilo meze de la tabuloj sxovigxu de unu fino gxis la alia.
-
29
|Êxodo 26:29|
Kaj la tabulojn tegu per oro, kaj iliajn ringojn, ingojn por la rigliloj, faru el oro, kaj la riglilojn tegu per oro.
-
30
|Êxodo 26:30|
Starigu la tabernaklon laux gxia modelo, kiu estis montrita al vi sur la monto.
-
31
|Êxodo 26:31|
Kaj faru kurtenon el blua, purpura, kaj rugxa teksajxo, kaj el tordita bisino; artiste laboritaj keruboj estu faritaj sur gxi.
-
32
|Êxodo 26:32|
Kaj pendigu gxin sur kvar akaciaj kolonoj, tegitaj per oro kaj havantaj orajn hokojn kaj argxentajn bazojn.
-
33
|Êxodo 26:33|
Kaj pendigu la kurtenon sub la hokoj, kaj enportu tien internen de la kurteno la keston de atesto; kaj la kurteno faru por vi apartigon inter la sanktejo kaj la plejsanktejo.
-
34
|Êxodo 26:34|
Kaj metu la fermoplaton sur la keston de atesto en la plejsanktejo.
-
35
|Êxodo 26:35|
Kaj starigu la tablon ekster la kurteno, kaj la kandelabron kontraux la tablo, en la suda parto de la tabernaklo; la tablon starigu en la norda parto.
-
36
|Êxodo 26:36|
Kaj faru kovrotukon por la pordo de la tabernaklo, el blua, purpura, kaj rugxa teksajxo, kaj el tordita bisino, kun brodajxoj;
-
37
|Êxodo 26:37|
kaj faru por la kovrotuko kvin kolonojn el akacia ligno, kaj tegu ilin per oro, kaj iliaj hoketoj estu el oro; kaj fandu por ili kvin kuprajn bazojn.
-
-
Sugestões

Clique para ler Apocalipse 22-22