-
Leia por capÃtulos
-
Esperanto -
-
21
|Êxodo 27:21|
En la tabernaklo de kunveno, ekstere de la kurteno, kiu pendas antaux la atesto, arangxadu gxin Aaron kaj liaj filoj de vespero gxis mateno antaux la Eternulo. Tio estu eterna legxo en la generacioj de la Izraelidoj.
-
1
|Êxodo 28:1|
Kaj vi alproksimigu al vi vian fraton Aaron kaj liajn filojn kun li el inter la Izraelidoj, por ke li estu Mia pastro:Aaron, kaj Nadab, Abihu, Eleazar, kaj Itamar, la filoj de Aaron.
-
2
|Êxodo 28:2|
Kaj faru sanktajn vestojn por via frato Aaron, por honoro kaj ornamo.
-
3
|Êxodo 28:3|
Kaj diru al cxiuj, kiuj havas sagxan koron kaj kiujn Mi plenigis per spirito de sagxo, ke ili faru por Aaron vestojn, por sanktigi lin, ke li estu Mia pastro.
-
4
|Êxodo 28:4|
Kaj jen estas la vestoj, kiujn ili devas fari:surbrustajxo, efodo, tuniko, hxitono teksita, cidaro, kaj zono. Kaj ili faru sanktajn vestojn por via frato Aaron kaj por liaj filoj, ke li estu Mia pastro.
-
5
|Êxodo 28:5|
Kaj ili prenu oron, kaj bluan, purpuran, kaj rugxan teksajxon, kaj bisinon.
-
6
|Êxodo 28:6|
Kaj ili faru la efodon el oro, el blua, purpura, kaj rugxa teksajxo, kaj el tordita bisino, en artista maniero.
-
7
|Êxodo 28:7|
Du sursxultrajxojn kunigantajn gxi havu sur siaj du finoj, por ke gxi estu ligita.
-
8
|Êxodo 28:8|
Kaj la cxirkauxliganta zono sur gxi estu la sama laborajxo, kiel gxia kontinuajxo, el oro, el blua, purpura, kaj rugxa teksajxo, kaj el tordita bisino.
-
9
|Êxodo 28:9|
Kaj prenu du oniksajn sxtonojn, kaj gravuru sur ili la nomojn de la filoj de Izrael:
-
-
Sugestões

Clique para ler Apocalipse 22-22