-
Leia por capÃtulos
-
Esperanto -
-
11
|1 Crônicas 19:11|
la ceteran parton de la popolo li komisiis al sia frato Abisxaj, kaj ili batalarangxis sin kontraux la Amonidoj.
-
12
|1 Crônicas 19:12|
Kaj li diris:Se la Sirianoj superfortos min, tiam vi donos al mi helpon; sed se la Amonidoj superfortos vin, tiam mi donos al vi helpon;
-
13
|1 Crônicas 19:13|
estu kuragxa, kaj ni tenu nin forte pro nia popolo kaj pro la urboj de nia Dio; kaj la Eternulo faru tion, kio placxos al Li.
-
14
|1 Crônicas 19:14|
Kaj Joab, kun la popolo, kiu estis kun li, komencis la batalon kontraux la Sirianoj, kaj cxi tiuj forkuris antaux li.
-
15
|1 Crônicas 19:15|
Kiam la Amonidoj vidis, ke la Sirianoj forkuris, ili ankaux forkuris antaux lia frato Abisxaj, kaj foriris en la urbon. Kaj Joab venis Jerusalemon.
-
16
|1 Crônicas 19:16|
Vidante, ke ili estas venkobatitaj de la Izraelidoj, la Sirianoj sendis senditojn kaj elirigis la Sirianojn transriverajn; kaj SXofahx, la militestro de Hadarezer, ilin kondukis.
-
17
|1 Crônicas 19:17|
Kiam tio estis raportita al David, li kolektis cxiujn Izraelidojn, transiris Jordanon, venis al ili, kaj batalarangxigxis kontraux ili; David arangxis batalon kontraux la Sirianoj, kaj ili interbatalis kun li.
-
18
|1 Crônicas 19:18|
Kaj la Sirianoj forkuris antaux Izrael, kaj David mortigis el la Sirianoj sep mil cxaristojn kaj kvardek mil piedirantojn; ankaux SXofahxon, la militestron, li mortigis.
-
19
|1 Crônicas 19:19|
Kiam la servantoj de Hadarezer vidis, ke ili estas venkobatitaj de la Izraelidoj, ili faris pacon kun David kaj submetigxis al li. Kaj la Sirianoj ne volis plu helpi al la Amonidoj.
-
-
Sugestões

Clique para ler Apocalipse 22-22