-
-
Esperanto -
-
21
|Hebreus 10:21|
kaj havante grandan pastron super la domo de Dio,
-
22
|Hebreus 10:22|
ni alproksimigxu kun sincera koro, en pleneco de fido, kun niaj koroj aspergitaj for de malbona konscienco, kaj kun la korpoj lavitaj per akvo pura;
-
23
|Hebreus 10:23|
ni tenu firme la konfeson de nia espero sendeklinigxe; cxar la promesinto estas fidela;
-
24
|Hebreus 10:24|
kaj ni pripensu unu la alian, por instigi al amo kaj bonaj faroj;
-
25
|Hebreus 10:25|
ne forlasante nian kunvenadon, kiel estas la kutimo de iuj; sed konsilante unu la alian, kaj des pli forte, ju pli vi vidas la tagon alproksimigxanta.
-
26
|Hebreus 10:26|
CXar se, ricevinte la scion de la vero, ni pekos memvole, jam ne restas ofero pro pekoj,
-
27
|Hebreus 10:27|
sed ia timoplena atendo de jugxo, kaj de fajra kolero, kiu ekstermos la kontrauxulojn.
-
28
|Hebreus 10:28|
Tiu, kiu malsxatis la legxon de Moseo, sen kompato mortas cxe du aux tri atestantoj;
-
29
|Hebreus 10:29|
kiom pli severan punon, vi opinias, ke meritos tiu, kiu piedpremis la Filon de Dio kaj rigardas kiel ne sanktan la sangon de la interligo, per kiu li estis sanktigita, kaj kiu spitis la Spiriton de graco?
-
30
|Hebreus 10:30|
CXar ni konas Tiun, kiu diris:CXe Mi estas vengxo, Mi repagos. Kaj ankaux:La Eternulo jugxos Sian popolon.
-
-
Sugestões

Clique para ler Apocalipse 22-22