-
-
Esperanto -
-
1
|Hebreus 10:1|
CXar la legxo, havante ombron de estontaj bonajxoj, ne la bildon mem de la aferoj, neniam povas, per tiuj samaj oferoj, kiujn oni oferadas sencxese jaron post jaro, perfektigi la tien venantajn.
-
2
|Hebreus 10:2|
CXar alie cxu ili ne cxesus esti oferataj? tial, ke la adorantoj, unufoje purigite, jam ne havus konsciencon pri pekoj.
-
3
|Hebreus 10:3|
Sed en tiuj oferoj estas cxiujara rememorigo pri pekoj.
-
4
|Hebreus 10:4|
CXar ne eble estas, ke la sango de bovoj kaj kaproj forprenus pekojn.
-
5
|Hebreus 10:5|
Tial, venante en la mondon, li diris: Oferojn kaj donacojn Vi ne deziras, Sed korpon Vi preparis por mi;
-
6
|Hebreus 10:6|
Bruloferojn kaj pekoferojn Vi ne sxatis.
-
7
|Hebreus 10:7|
Tiam mi diris:Jen mi venis (En la rulajxo de la libro estas skribite pri mi), Por plenumi Vian volon, ho Dio!
-
8
|Hebreus 10:8|
Antauxe dirinte:Oferojn kaj donacojn kaj bruloferojn kaj pekoferojn Vi nek deziris nek sxatis (kiuj estas oferataj laux la legxo),
-
9
|Hebreus 10:9|
tiam li diris:Jen mi venis, por plenumi Vian volon. Li forprenas la unuan, por ke li starigu la duan.
-
10
|Hebreus 10:10|
Laux tiu volo ni estas sanktigitaj per la ofero de la korpo de Jesuo Kristo unufoje por cxiam.
-
-
Sugestões

Clique para ler Apocalipse 21-21