-
-
Esperanto -
-
1
|Tiago 1:1|
Jakobo, servisto de Dio kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo, al la dek du triboj, kiuj estas dispelitaj:Saluton!
-
2
|Tiago 1:2|
Rigardu cxion kiel gxojigan, miaj fratoj, kiam vi falas en diversajn tentojn,
-
3
|Tiago 1:3|
sciante, ke la provado de via fido faras paciencon.
-
4
|Tiago 1:4|
Kaj la pacienco havu sian perfektan faradon, por ke vi estu perfektaj kaj kompletaj, ne havante mankon.
-
5
|Tiago 1:5|
Sed se al iu el vi mankas sagxeco, li petu Dion, kiu donacas al cxiuj malavare kaj ne riprocxas, kaj gxi estos al li donata.
-
6
|Tiago 1:6|
Sed li petu en fido, neniel dubante; cxar la dubanto similas ondon de la maro, ventopelatan kaj skuatan.
-
7
|Tiago 1:7|
CXar tiu homo ne pensu, ke li ricevos ion de la Sinjoro-
-
8
|Tiago 1:8|
duoblanima homo, sxanceligxa en cxiuj siaj vojoj.
-
9
|Tiago 1:9|
Sed la malaltranga frato gxoju pri sia alteco;
-
10
|Tiago 1:10|
kaj la ricxulo pri sia humiligxo; cxar kiel floro de herbo li forpasos.
-
-
Sugestões

Clique para ler Apocalipse 21-21