-
Leia por capÃtulos
-
Esperanto -
-
17
|Êxodo 12:17|
Kaj observu la ordonon pri la macoj, cxar gxuste en tiu tago Mi elkondukis viajn tacxmentojn el la lando Egipta; kaj observu tiun tagon en viaj generacioj kiel legxon eternan.
-
18
|Êxodo 12:18|
De post la vespero de la dek-kvara tago de la unua monato mangxu macojn gxis la vespero de la dudek-unua tago de la monato.
-
19
|Êxodo 12:19|
Dum sep tagoj fermentajxo ne trovigxu en viaj domoj; cxar kiu mangxos fermentajxon, ties animo ekstermigxos el la komunumo de Izrael, cxu li estas fremdulo, aux cxu li estas indigxeno de la lando.
-
20
|Êxodo 12:20|
Nenion fermentintan mangxu; en cxiuj viaj logxlokoj mangxu macojn.
-
21
|Êxodo 12:21|
Moseo alvokis cxiujn cxefojn de Izrael, kaj diris al ili:Elektu kaj prenu al vi sxafidojn laux viaj familioj, kaj bucxu la Paskon.
-
22
|Êxodo 12:22|
Kaj prenu faskon da hisopo, kaj trempu gxin en la sango, kiu estos en la pelvo, kaj tusxu la supran sojlon kaj ambaux fostojn per la sango, kiu estos en la pelvo; kaj neniu el vi eliru el la pordo de sia domo gxis la mateno.
-
23
|Êxodo 12:23|
Kaj la Eternulo trairos, por puni la Egiptojn; kiam Li vidos la sangon sur la supra sojlo kaj ambaux fostoj, tiam la Eternulo preterpasos la pordon kaj ne permesos al la ekstermanto veni en viajn domojn por puni.
-
24
|Êxodo 12:24|
Kaj observu cxi tion kiel legxon por vi kaj por viaj filoj eterne.
-
25
|Êxodo 12:25|
Kaj kiam vi venos en la landon, kiun la Eternulo donos al vi, kiel Li diris, observu cxi tiun servon.
-
26
|Êxodo 12:26|
Kaj kiam diros al vi viaj filoj:Kion signifas cxi tiu via servo?
-
-
Sugestões

Clique para ler Apocalipse 21-21