-
Leia por capÃtulos
-
Esperanto -
-
27
|Êxodo 12:27|
tiam diru:GXi estas ofero de Pasko al la Eternulo, kiu preterpasis la domojn de la Izraelidoj en Egiptujo, kiam Li punis la Egiptojn, sed niajn domojn savis. Kaj la popolo klinigxis kaj faris adoron.
-
28
|Êxodo 12:28|
Kaj la Izraelidoj iris, kaj faris, kiel ordonis la Eternulo al Moseo kaj Aaron; tiel ili faris.
-
29
|Êxodo 12:29|
Kiam venis la noktomezo, la Eternulo batis cxiujn unuenaskitojn en la lando Egipta, de la unuenaskito de Faraono, sidanta sur sia trono, gxis la unuenaskito de malliberulo, sidanta en malliberejo; kaj cxiujn unuenaskitojn el la brutoj.
-
30
|Êxodo 12:30|
Tiam Faraono levigxis en la nokto, li kaj cxiuj liaj servantoj kaj cxiuj Egiptoj; kaj farigxis granda kriado en Egiptujo; cxar ne estis domo, en kiu ne estis mortinto.
-
31
|Êxodo 12:31|
Kaj li alvokis Moseon kaj Aaronon en la nokto, kaj diris:Levigxu, foriru el inter mia popolo, vi kaj la Izraelidoj; kaj iru, faru servon al la Eternulo, kiel vi diris.
-
32
|Êxodo 12:32|
Ankaux viajn sxafojn kaj viajn bovojn prenu, kiel vi diris, kaj iru; kaj benu ankaux min.
-
33
|Êxodo 12:33|
Kaj la Egiptoj urgxis sur la popolon, por pli rapide elirigi ilin el la lando; cxar ili diris:Ni cxiuj mortos.
-
34
|Êxodo 12:34|
Kaj la popolo forportis sian paston, antaux ol gxi fermentis; iliaj pastujoj, ligitaj en iliaj vestoj, estis sur iliaj sxultroj.
-
35
|Êxodo 12:35|
Kaj la Izraelidoj faris, kiel diris Moseo; kaj ili petis de la Egiptoj vazojn argxentajn kaj vazojn orajn kaj vestojn.
-
36
|Êxodo 12:36|
Kaj la Eternulo favorigis al la popolo la Egiptojn, kaj cxi tiuj pruntedonis al ili; kaj ili multe prenis de la Egiptoj.
-
-
Sugestões

Clique para ler Apocalipse 21-21