-
Leia por capÃtulos
-
Esperanto -
-
37
|Êxodo 12:37|
Kaj la Izraelidoj ekiris el Rameses al Sukot, en la nombro de cxirkaux sescent mil piedirantaj viroj, krom la infanoj.
-
38
|Êxodo 12:38|
Kaj ankaux granda amaso da diversgentaj homoj eliris kun ili, kaj da sxafoj kaj bovoj tre granda brutaro.
-
39
|Êxodo 12:39|
Kaj el la pasto, kiun ili elportis el Egiptujo, ili bakis macajn platpanojn, cxar gxi ankoraux ne fermentis; cxar ili estis elpelitaj el Egiptujo kaj ne povis prokrasti, kaj ili ecx ne pretigis al si mangxajxon.
-
40
|Êxodo 12:40|
La dauxro de la tempo, kiun la Izraelidoj logxis en Egiptujo, estis kvarcent tridek jaroj.
-
41
|Êxodo 12:41|
Kiam finigxis kvarcent tridek jaroj, gxuste en la sama tago, cxiuj tacxmentoj de la Eternulo eliris el la lando Egipta.
-
42
|Êxodo 12:42|
GXi estas nokto dedicxata al la Eternulo, cxar Li elkondukis ilin el la lando Egipta; gxi estas tiu nokto, kiu estas dedicxata al la Eternulo de cxiuj Izraelidoj en iliaj generacioj.
-
43
|Êxodo 12:43|
Kaj la Eternulo diris al Moseo kaj Aaron:CXi tio estas la legxo pri la Pasko:neniu fremdulo mangxu gxin.
-
44
|Êxodo 12:44|
Sed cxiu sklavo, kiun iu acxetis per mono, se vi cirkumcidis lin, tiam li povas mangxi gxin.
-
45
|Êxodo 12:45|
Paslogxanto kaj dungito ne mangxu gxin.
-
46
|Êxodo 12:46|
En unu domo gxi estu mangxata; ne elportu el la domo iom el la viando eksteren, kaj oston en gxi ne rompu.
-
-
Sugestões

Clique para ler Apocalipse 21-21