-
-
Esperanto -
-
11
|Apocalipse 22:11|
La maljustulo ankoraux estu maljusta; kaj la malpurulo ankoraux estu malpura; kaj la justulo ankoraux faru juston; kaj la sanktulo ankoraux sanktigxu.
-
12
|Apocalipse 22:12|
Jen mi rapide venos; kaj mia rekompenco estas kun mi, por repagi al cxiu laux lia faro.
-
13
|Apocalipse 22:13|
Mi estas la Alfa kaj la Omega, la unua kaj la lasta, la komenco kaj la fino.
-
14
|Apocalipse 22:14|
Felicxaj estas tiuj, kiuj lavas siajn robojn, por ke ili havu rajton sur la arbo de vivo, kaj ke ili eniru tra la pordegoj en la urbon.
-
15
|Apocalipse 22:15|
Ekstere estas la hundoj kaj la sorcxistoj kaj la malcxastuloj kaj la mortigistoj kaj la idolanoj, kaj cxiu, kiu amas kaj faras mensogon.
-
16
|Apocalipse 22:16|
Mi, Jesuo, sendis mian angxelon, por atesti al vi cxi tion por la eklezioj. Mi estas la markoto kaj ido de David, la hela, la matena stelo.
-
17
|Apocalipse 22:17|
Kaj la Spirito kaj la fiancxino diras:Venu. Kaj la auxdanto diru:Venu. Kaj la soifanto venu; kiu volas, tiu prenu donace la akvon de vivo.
-
18
|Apocalipse 22:18|
Mi atestas al cxiu, kiu auxdas la vortojn de la profetajxo de cxi tiu libro:Se iu aldonos al ili, Dio aldonos al li la plagojn, skribitajn en cxi tiu libro;
-
19
|Apocalipse 22:19|
kaj se iu forprenos el la vortoj de la libro de cxi tiu profetajxo, skribitaj en cxi tiu libro, Dio forprenos lian lotajxon el la arbo de vivo kaj el la sankta urbo.
-
20
|Apocalipse 22:20|
La atestanto de tio diras:Vere, mi rapide venos. Amen; venu, Sinjoro Jesuo.
-
-
Sugestões

Clique para ler Apocalipse 21-21