-
Leia por capÃtulos
-
Esperanto -
-
1
|Jeremias 35:1|
Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia de la Eternulo en la tempo de Jehojakim, filo de Josxija, regxo de Judujo:
-
2
|Jeremias 35:2|
Iru en la domon de la Rehxabidoj, kaj parolu al ili, kaj venigu ilin en la domon de la Eternulo en unu el la cxambroj, kaj trinkigu al ili vinon.
-
3
|Jeremias 35:3|
Kaj mi prenis Jaazanjan, filon de Jeremia, filo de HXabacinja, kaj liajn fratojn kaj cxiujn liajn filojn kaj la tutan domon de la Rehxabidoj;
-
4
|Jeremias 35:4|
kaj mi venigis ilin en la domon de la Eternulo, en la cxambron de la filoj de HXanan, filo de Jigdalja, homo de Dio, kiu estas apud la cxambro de la princoj, super la cxambro de Maaseja, filo de SXalum, gardisto de pordego.
-
5
|Jeremias 35:5|
Kaj mi starigis antaux la filoj de la domo de la Rehxabidoj pokalojn plenajn de vino, kaj kalikojn, kaj mi diris al ili:Trinku vinon.
-
6
|Jeremias 35:6|
Sed ili diris:Ni ne trinkas vinon, cxar nia patro Jonadab, filo de Rehxab, ordonis al ni, dirante:Ne trinku vinon, vi kaj viaj infanoj, eterne;
-
7
|Jeremias 35:7|
kaj domon ne konstruu, kaj semon ne semu, kaj vinbergxardenon ne plantu kaj ne posedu, sed logxu en tendoj dum via tuta vivo, por ke vi vivu longan tempon sur la tero, sur kiu vi logxas fremdule.
-
8
|Jeremias 35:8|
Kaj ni obeis la vocxon de nia patro Jonadab, filo de Rehxab, en cxio, kion li ordonis al ni, ne trinkante vinon dum nia tuta vivo, nek ni, nek niaj edzinoj, nek niaj filoj, nek niaj filinoj,
-
9
|Jeremias 35:9|
kaj ne konstruante domojn por nia logxado, kaj ne havante por ni vinbergxardenon, nek kampon, nek semadon;
-
10
|Jeremias 35:10|
sed ni logxas en tendoj, kaj obeas, kaj faras cxion tiel, kiel ordonis al ni nia patro Jonadab.
-
-
Sugestões

Clique para ler Apocalipse 21-21