-
Leia por capÃtulos
-
Esperanto -
-
1
|Jeremias 46:1|
Jen estas la vorto de la Eternulo, kiu aperis al la profeto Jeremia pri la nacioj:
-
2
|Jeremias 46:2|
Pri Egiptujo, pri la militistaro de Faraono Nehxo, regxo de Egiptujo, kiu estis cxe la rivero Euxfrato en Karkemisx, kaj kiun venkobatis Nebukadnecar, regxo de Babel, en la kvara jaro de Jehojakim, filo de Josxija, regxo de Judujo:
-
3
|Jeremias 46:3|
Pretigu sxildon kaj kirason, kaj iru en batalon.
-
4
|Jeremias 46:4|
Jungu la cxevalojn kaj surcxevaligu la rajdistojn, starigxu en kaskoj, akrigu la lancojn, surmetu sur vin armajxojn.
-
5
|Jeremias 46:5|
Kial Mi vidas, ke ili ektimis kaj kuras malantauxen? iliaj herooj estas frapitaj, kaj forkuras rapide, ne deturnante sin; teruro estas cxirkauxe, diras la Eternulo.
-
6
|Jeremias 46:6|
Ne forkuros la rapidpiedulo, ne forsavigxos la heroo; norde, cxe la rivero Euxfrato, ili falpusxigxos kaj falos.
-
7
|Jeremias 46:7|
Kiu estas tiu, kiu levigxas kiel Nilo kaj kies akvo ondigxas kiel torentoj?
-
8
|Jeremias 46:8|
Egiptujo levigxas kiel Nilo, kaj kiel torentoj, en kiuj ondigxas la akvo; kaj gxi diras:Levigxante, mi kovros la teron, mi pereigos urbon kun gxiaj logxantoj.
-
9
|Jeremias 46:9|
Levigxu sur la cxevalojn, kaj kuru rapide sur la cxaroj; eliru la herooj, la Etiopoj kaj la Putidoj, tenantaj sxildon, kaj la Ludidoj, tenantaj kaj strecxantaj pafarkon.
-
10
|Jeremias 46:10|
Kaj tiu tago estos cxe la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, tago de vengxo, por vengxi al Liaj malamikoj; kaj la glavo mangxegos kaj satigxos kaj ebriigxos de ilia sango; cxar bucxofero estos al la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, en la lando norda, cxe la rivero Euxfrato.
-
-
Sugestões

Clique para ler Apocalipse 21-21