-
-
Esperanto -
-
1
|Lamentações 3:1|
Mi estas la viro, kiu spertis suferon sub la vergo de Lia kolero.
-
2
|Lamentações 3:2|
Min Li kondukis kaj irigis en mallumon, ne en lumon.
-
3
|Lamentações 3:3|
Nur sur min Li turnas Sian manon cxiutage denove.
-
4
|Lamentações 3:4|
Li maljunigis mian karnon kaj hauxton, rompis miajn ostojn.
-
5
|Lamentações 3:5|
Li konstruis cxirkaux mi, cxirkauxis min per maldolcxajxoj kaj malfacilajxoj.
-
6
|Lamentações 3:6|
En mallumon Li lokis min, kiel porcxiamajn mortintojn.
-
7
|Lamentações 3:7|
Li cxirkauxbaris min, ke mi ne povu eliri; Li ligis min per pezaj cxenoj.
-
8
|Lamentações 3:8|
Kvankam mi krias kaj vokas, Li kovras Siajn orelojn antaux mia pregxo.
-
9
|Lamentações 3:9|
Li baris miajn vojojn per hakitaj sxtonoj; Li kurbigis miajn vojetojn.
-
10
|Lamentações 3:10|
Li estas por mi kiel urso en embusko, kiel leono en kasxita loko.
-
-
Sugestões

Clique para ler Apocalipse 21-21