-
-
Esperanto -
-
1
|2 CorÃntios 10:1|
Mi mem, Pauxlo, petegas vin pro la mildeco kaj dolcxanimeco de Kristo, mi, kiu en via cxeesto estas humila inter vi, sed, forestante, tre kuragxas rilate al vi:
-
2
|2 CorÃntios 10:2|
mi mem petegas vin, ke cxeestante, mi ne kuragxu per la insisteco, per kiu mi bontrovas kuragxi kontraux iuj, kiuj rigardas nin kiel lauxkarne iradantajn.
-
3
|2 CorÃntios 10:3|
CXar kvankam ni iradas en karno, tamen ni ne militadas laux karno
-
4
|2 CorÃntios 10:4|
(cxar la iloj de nia militado estas ne lauxkarnaj, sed potencaj antaux Dio por la dejxetado de fortikajxoj);
-
5
|2 CorÃntios 10:5|
dejxetante diskutojn, kaj cxian altajxon levatan kontraux la scio konforma al Dio, kaj ekkaptante cxiun penson al la obeo al Kristo,
-
6
|2 CorÃntios 10:6|
kaj starante pretaj puni cxian malobeon, tuj kiam via obeo plenumigxos.
-
7
|2 CorÃntios 10:7|
Vi rigardas la aferojn antaux via vizagxo. Se iu fidas en si mem, ke li apartenas al Kristo, li denove pripensu en si mem, ke kiel li apartenas al Kristo, tiel same ankaux ni.
-
8
|2 CorÃntios 10:8|
CXar ecx se mi fierus iom supermezure pri nia auxtoritato (kiun donis la Sinjoro, por vin edifi, kaj ne por vin dejxeti), mi ne hontus;
-
9
|2 CorÃntios 10:9|
por ke ne sxajnu, kvazaux mi volus timigi vin per miaj leteroj.
-
10
|2 CorÃntios 10:10|
CXar, oni diras, liaj leteroj estas gravaj kaj fortaj; sed lia korpa aspekto estas malforta, kaj lia parolo malsxatinda.
-
-
Sugestões

Clique para ler Apocalipse 22-22