-
-
Esperanto -
-
1
|2 CorÃntios 13:1|
Jen la trian fojon mi venas al vi. Laux la diro de du atestantoj aux tri cxiu vorto estu konfirmita.
-
2
|2 CorÃntios 13:2|
Mi antauxdiris, kaj mi nun antauxdiras, kiel cxeestante la duan fojon, tiel nun forestante, al la jam pekintaj kaj al cxiuj ceteraj, ke se mi revenos, mi ne indulgos;
-
3
|2 CorÃntios 13:3|
cxar vi sercxas pruvon de tio, ke parolas en mi Kristo, kiu rilate al vi ne estas malforta, sed energias en vi;
-
4
|2 CorÃntios 13:4|
cxar li estis krucumita pro malforto, tamen li vivas per la potenco de Dio. CXar ni ankaux estas malfortaj kune kun li, sed ni vivos kune kun li per la potenco de Dio rilate al vi.
-
5
|2 CorÃntios 13:5|
Provu vin mem, cxu vi estas en la fido; ekzamenu vin mem. Aux cxu vi ne scias pri vi mem, ke Jesuo Kristo estas en vi? se ja vi ne estas malaprobindaj.
-
6
|2 CorÃntios 13:6|
Sed mi esperas, ke vi sciigxos, ke ni ne estas malaprobindaj.
-
7
|2 CorÃntios 13:7|
Ni pregxas al Dio, ke vi faru nenian malbonon; ne por tio, ke ni montrigxu aprobataj, sed por ke vi faradu tion, kio estas honorinda, ecx kvankam ni estus malaprobindaj.
-
8
|2 CorÃntios 13:8|
CXar ni ne povas fari ion kontraux la vero, sed nur por la vero.
-
9
|2 CorÃntios 13:9|
CXar ni gxojas, kiam ni estas malfortaj kaj vi estas fortaj; ankaux ni pregxas por via perfektigxo.
-
10
|2 CorÃntios 13:10|
Pro tio mi skribas cxi tion, forestante, por ke, cxeestante, mi ne agu severe laux la auxtoritato, kiun la Sinjoro donis al mi por edifado kaj ne por dejxetado.
-
-
Sugestões

Clique para ler Apocalipse 21-21