-
-
Esperanto -
-
19
|2 Reis 23:19|
Ankaux cxiujn domojn de la altajxoj, kiuj estis en la urboj de Samario kaj kiujn konstruis la regxoj de Izrael, por inciti la Eternulon, Josxija detruis, kaj agis kun ili simile al tio, kion li faris en Bet-El.
-
20
|2 Reis 23:20|
Kaj li bucxis cxiujn pastrojn de la altajxoj, kiuj tie estis, sur la altaroj, kaj bruligis sur ili homajn ostojn; kaj li revenis en Jerusalemon.
-
21
|2 Reis 23:21|
Kaj la regxo ordonis al la tuta popolo, dirante:Faru Paskon al la Eternulo, via Dio, kiel estas skribite en tiu libro de la interligo.
-
22
|2 Reis 23:22|
CXar simila Pasko ne estis farita de post la tempo de la jugxistoj, kiuj jugxadis Izraelon, kaj en la tuta tempo de la regxoj de Izrael kaj de la regxoj de Judujo;
-
23
|2 Reis 23:23|
nur en la dek-oka jaro de la regxo Josxija estis farita tiu Pasko al la Eternulo en Jerusalem.
-
24
|2 Reis 23:24|
Kaj la auxguristojn kaj la sorcxistojn kaj la domajn diojn kaj la idolojn kaj cxiujn abomenindajxojn, kiuj montrigxis en la Juda lando kaj en Jerusalem, Josxija ekstermis, por plenumi la vortojn de la instruo, skribitajn en la libro, kiun la pastro HXilkija trovis en la domo de la Eternulo.
-
25
|2 Reis 23:25|
Ne estis antaux li regxo simila al li, kiu turnis sin al la Eternulo per sia tuta koro kaj per sia tuta animo kaj per sia tuta forto, konforme al la tuta instruo de Moseo; kaj post li ne aperis simila al li.
-
26
|2 Reis 23:26|
Tamen la Eternulo ne deturnis Sin de la granda furiozo de Sia kolero, per kiu Lia kolero ekflamis kontraux Judujo pro cxiuj incitoj, per kiuj incitis Lin Manase.
-
27
|2 Reis 23:27|
Kaj la Eternulo diris:Ankaux Judujon Mi forigos de antaux Mia vizagxo, kiel Mi forigis Izraelon, kaj Mi forpusxos cxi tiun urbon, kiun Mi elektis, Jerusalemon, kaj la domon, pri kiu Mi diris, ke Mia nomo tie estos.
-
28
|2 Reis 23:28|
La cetera historio de Josxija, kaj cxio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo.
-
-
Sugestões

Clique para ler Apocalipse 21-21