-
-
Esperanto -
-
1
|2 Reis 19:1|
Kiam la regxo HXizkija tion auxdis, li dissxiris siajn vestojn kaj cxirkauxkovris sin per sako, kaj iris en la domon de la Eternulo.
-
2
|2 Reis 19:2|
Kaj li sendis Eljakimon, la palacestron, kaj SXebnan, la skribiston, kaj la plejagxulojn el la pastroj, cxirkauxkovritajn per sakoj, al la profeto Jesaja, filo de Amoc.
-
3
|2 Reis 19:3|
Kaj ili diris al li:Tiele diras HXizkija:CXi tiu tago estas tago de malfelicxo, de puno, kaj de malhonoro; cxar infanoj atingis la aperturon de la utero, sed forestas forto por naski.
-
4
|2 Reis 19:4|
Eble auxdos la Eternulo, via Dio, cxiujn vortojn de Rabsxake, kiun sendis la regxo de Asirio, lia sinjoro, por blasfemi la vivantan Dion, kaj punos pro la vortoj, kiujn auxdis la Eternulo, via Dio. Levu do pregxon por la restintoj, kiuj ankoraux ekzistas.
-
5
|2 Reis 19:5|
Kaj la servantoj de la regxo HXizkija venis al Jesaja.
-
6
|2 Reis 19:6|
Kaj Jesaja diris al ili:Tiele parolu al via sinjoro:Tiele diras la Eternulo:Ne timu la vortojn, kiujn vi auxdis kaj per kiuj blasfemis Min la servantoj de la regxo de Asirio.
-
7
|2 Reis 19:7|
Jen Mi metos en lin spiriton, ke, auxdinte sciigon, li reiros en sian landon, kaj Mi faligos lin per glavo en lia lando.
-
8
|2 Reis 19:8|
Kaj Rabsxake revenis, kaj trovis la regxon de Asirio militanta kontraux Libna; cxar li auxdis, ke li foriris de Lahxisx.
-
9
|2 Reis 19:9|
Kaj venis sciigo pri Tirhaka, regxo de Etiopujo, nome:Li eliris, por militi kontraux vi. Tiam li denove sendis senditojn al HXizkija kun la sekvanta komisio:
-
10
|2 Reis 19:10|
Tiele diru al HXizkija, regxo de Judujo:Ne forlogu vin via Dio, kiun vi fidas, dirante:Jerusalem ne estos transdonita en la manojn de la regxo de Asirio.
-
-
Sugestões

Clique para ler Apocalipse 21-21