-
-
Esperanto -
-
1
|2 Reis 17:1|
En la dek-dua jaro de Ahxaz, regxo de Judujo, Hosxea, filo de Ela, farigxis regxo en Samario super Izrael, kaj li regxis naux jarojn.
-
2
|2 Reis 17:2|
Li faradis malbonon antaux la Eternulo, sed ne tiel, kiel la regxoj de Izrael, kiuj estis antaux li.
-
3
|2 Reis 17:3|
Kontraux lin iris SXalmaneser, regxo de Asirio, kaj Hosxea farigxis lia servanto kaj donadis al li tributon.
-
4
|2 Reis 17:4|
Kiam la regxo de Asirio rimarkis cxe Hosxea perfidon, cxar li sendis senditojn al So, regxo de Egiptujo, kaj ne liveris tributon al la regxo de Asirio, kiel cxiujare, tiam la regxo de Asirio kaptis lin kaj metis lin en malliberejon.
-
5
|2 Reis 17:5|
Kaj la regxo de Asirio iris kontraux la tutan landon, venis al Samario, kaj siegxis gxin dum tri jaroj.
-
6
|2 Reis 17:6|
En la nauxa jaro de Hosxea la regxo de Asirio venkoprenis Samarion, kaj transkondukis la Izraelidojn en Asirion, kaj logxigis ilin en HXalahx, kaj en HXabor, cxe la rivero Gozan, kaj en la urboj de la Medoj.
-
7
|2 Reis 17:7|
CXar la Izraelidoj pekis kontraux la Eternulo, ilia Dio, kiu elkondukis ilin el la lando Egipta, el sub la mano de Faraono, regxo de Egiptujo, kaj ili adoradis aliajn diojn,
-
8
|2 Reis 17:8|
kaj agadis laux la legxoj de la nacioj, kiujn la Eternulo forpelis antaux la Izraelidoj, kaj laux tio, kiel agadis la regxoj de Izrael;
-
9
|2 Reis 17:9|
kaj la Izraelidoj blasfemadis per malkonvenaj vortoj kontraux la Eternulo, ilia Dio, kaj arangxis al si altajxojn en cxiuj siaj urboj, komencante de la gardostara turo gxis la fortikigita urbo;
-
10
|2 Reis 17:10|
kaj ili starigis al si statuojn kaj sanktajn stangojn sur cxiu alta monteto kaj sub cxiu verda arbo;
-
-
Sugestões

Clique para ler Apocalipse 21-21