-
-
Esperanto -
-
11
|2 Reis 12:11|
Kaj ili donadis la kalkulitan monon en la manojn de la oficistoj laborgvidantoj en la domo de la Eternulo; kaj cxi tiuj elspezadis gxin por la cxarpentistoj kaj konstruistoj, kiuj laboris en la domo de la Eternulo,
-
12
|2 Reis 12:12|
kaj por la masonistoj kaj la sxtonhakistoj, kaj por acxeti lignon kaj hakitajn sxtonojn, por rebonigi la difektojn en la domo de la Eternulo, kaj por cxio, kio devis esti elspezata por la rebonigo de la domo.
-
13
|2 Reis 12:13|
Tamen oni ne faris por la domo de la Eternulo argxentajn tasojn, trancxilojn, aspergajn kalikojn, trumpetojn, cxiajn orajn vazojn kaj argxentajn vazojn el la mono, kiu estis alportata en la domon de la Eternulo;
-
14
|2 Reis 12:14|
sed oni donadis gxin al la oficistoj laborgvidantoj, por ke ili rebonigu per tio la domon de la Eternulo.
-
15
|2 Reis 12:15|
Oni ne postulis kalkulan raporton de tiuj homoj, en kies manojn oni donis la monon, por transdoni al la farantoj de la laboroj, sed ili laboris konfidate.
-
16
|2 Reis 12:16|
La monon de kulpofero kaj la monon de pekofero oni ne enportadis en la domon de la Eternulo:gxi estis por la pastroj.
-
17
|2 Reis 12:17|
En tiu tempo ekiris HXazael, regxo de Sirio, kaj ekmilitis kontraux Gat kaj venkoprenis gxin; kaj HXazael intencis iri kontraux Jerusalemon.
-
18
|2 Reis 12:18|
Tiam Jehoasx, regxo de Judujo, prenis la tutan sanktigitajxon, kiun sanktigis Jehosxafat kaj Jehoram kaj Ahxazja, liaj patroj, regxoj de Judujo, kaj tion, kion li mem sanktigis, kaj la tutan oron, kiu trovigxis en la trezorejoj de la domo de la Eternulo kaj de la regxa domo, kaj li sendis tion al HXazael, regxo de Sirio, kaj cxi tiu foriris de Jerusalem.
-
19
|2 Reis 12:19|
La cetera historio de Joasx, kaj cxio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo.
-
20
|2 Reis 12:20|
Liaj servantoj levigxis kaj faris konspiron, kaj mortigis Joasxon en la domo Milo, sur la vojo al Sila.
-
-
Sugestões

Clique para ler Apocalipse 21-21