-
Leia por capÃtulos
-
Esperanto -
-
1
|Jó 10:1|
Tedis al mia animo mia vivo; Mi fordonos min al mia plendado; Mi parolos en la malgxojeco de mia animo.
-
2
|Jó 10:2|
Mi diros al Dio:Ne kondamnu min, Sciigu al mi, pro kio Vi malpacas kontraux mi.
-
3
|Jó 10:3|
CXu Vi trovas tion bona, ke Vi turmentas, Ke Vi forpusxas la laboritajxon de Viaj manoj, Sendas brilon sur la entreprenon de malpiuloj?
-
4
|Jó 10:4|
CXu Vi havas okulojn karnajn, Kaj cxu Vi rigardas, kiel homo rigardas?
-
5
|Jó 10:5|
CXu Viaj tagoj estas kiel la tagoj de homo, Aux cxu Viaj jaroj estas kiel la vivtempo de homo,
-
6
|Jó 10:6|
Ke Vi sercxas mian kulpon Kaj penas trovi mian pekon,
-
7
|Jó 10:7|
Kvankam Vi scias, ke mi ne estas malbonagulo, Sed el Via mano neniu povas savi?
-
8
|Jó 10:8|
Viaj manoj min formis kaj faris min tutan cxirkauxe, Kaj tamen Vi min pereigas!
-
9
|Jó 10:9|
Rememoru, ke kiel argilon Vi min prilaboris; Kaj Vi returne faros min polvo.
-
10
|Jó 10:10|
Vi elversxis ja min kiel lakton, Kaj kiel fromagxon Vi min kundensigis.
-
-
Sugestões

Clique para ler Apocalipse 21-21