-
Leia por capÃtulos
-
Esperanto -
-
1
|Jó 29:1|
Kaj plue Ijob parolis siajn sentencojn, kaj diris:
-
2
|Jó 29:2|
Ho, se estus al mi tiel, kiel en la antauxaj monatoj, Kiel en la tempo, kiam Dio min gardis;
-
3
|Jó 29:3|
Kiam Lia lumilo lumis super mia kapo; Kaj sub Lia lumo mi povis iri en mallumo;
-
4
|Jó 29:4|
Kiel estis al mi en la tagoj de mia juneco, Kiam la sxirmado de Dio estis super mia tendo;
-
5
|Jó 29:5|
Kiam la Plejpotenculo estis ankoraux kun mi, Kaj cxirkaux mi estis miaj infanoj;
-
6
|Jó 29:6|
Kiam miaj pasxoj lavigxadis en butero, Kaj la roko versxadis al mi fluojn da oleo!
-
7
|Jó 29:7|
Kiam mi eliris el la pordego al la urbo Kaj arangxis al mi sidon sur la placo,
-
8
|Jó 29:8|
Vidis min junuloj kaj kasxis sin, Kaj maljunuloj levigxis kaj staris;
-
9
|Jó 29:9|
Eminentuloj cxesis paroli Kaj metis la manon sur sian busxon;
-
10
|Jó 29:10|
La vocxo de altranguloj sin kasxis, Kaj ilia lango algluigxis al ilia palato.
-
-
Sugestões

Clique para ler Apocalipse 21-21