-
Leia por capÃtulos
-
Esperanto -
-
1
|Jó 18:1|
Ekparolis Bildad, la SXuhxano, kaj diris:
-
2
|Jó 18:2|
Kiam vi cxesos jxetadi vortojn? Pripensu, kaj poste ni parolos.
-
3
|Jó 18:3|
Kial ni estu rigardataj kiel brutoj, Kaj ni estu malpuruloj en viaj okuloj?
-
4
|Jó 18:4|
Ho vi, kiu dissxiras sian animon en sia kolero, CXu por vi estu forlasata la tero, Kaj roko forsxovigxu de sia loko?
-
5
|Jó 18:5|
La lumo de la malpiulo estingigxos, Kaj ne brilos la flamo de lia fajro.
-
6
|Jó 18:6|
La lumo mallumigxos en lia tendo, Kaj lia lucerno super li estingigxos.
-
7
|Jó 18:7|
Mallongigxos liaj fortaj pasxoj, Kaj lia propra intenco lin faligos.
-
8
|Jó 18:8|
CXar li trafis per siaj piedoj en reton, Kaj li movigxas en kaptilo.
-
9
|Jó 18:9|
La masxo enkrocxigos lian kalkanon, Kaj pereo lin atakos.
-
10
|Jó 18:10|
Kasxita en la tero estas lia falilo, Kaj kaptiloj kontraux li estas sur la vojo.
-
-
Sugestões

Clique para ler Apocalipse 21-21