-
Leia por capÃtulos
-
Esperanto -
-
1
|Jó 34:1|
Elihu parolis plue, kaj diris:
-
2
|Jó 34:2|
Auxskultu, sagxuloj, miajn vortojn; Kaj vi, kompetentuloj, atentu min.
-
3
|Jó 34:3|
CXar la orelo esploras la parolon, Kiel la palato gustumas la mangxajxon.
-
4
|Jó 34:4|
Decidon ni elektu al ni; Ni esploru inter ni, kio estas bona.
-
5
|Jó 34:5|
CXar Ijob diris:Mi estas prava, Sed Dio forigis mian rajton;
-
6
|Jó 34:6|
En mia jugxa afero mi estas refutata; Turmentas min mia sago, kvankam mi estas senkulpa.
-
7
|Jó 34:7|
Kiu homo estas simila al Ijob, Kiu trinkas mokojn kiel akvon?
-
8
|Jó 34:8|
Kaj li estas preta aligxi al malbonaguloj Kaj iri kun malpiuloj;
-
9
|Jó 34:9|
CXar li diras:Homo ne havas utilon, Se li sercxas favoron de Dio.
-
10
|Jó 34:10|
Tial auxskultu min, ho sagxaj homoj: Dio estas malproksima de malbonagoj, Kaj la Plejpotenculo estas malproksima de maljusteco;
-
-
Sugestões

Clique para ler Apocalipse 21-21