-
Leia por capÃtulos
-
Esperanto -
-
6
|Jó 3:6|
Tiun nokton prenu mallumego; GXi ne alkalkuligxu al la tagoj de la jaro, GXi ne eniru en la kalkulon de la monatoj.
-
7
|Jó 3:7|
Ho, tiu nokto estu soleca; Neniu gxojkrio auxdigxu en gxi.
-
8
|Jó 3:8|
Malbenu gxin la malbenantoj de la tago, Tiuj, kiuj estas pretaj eksciti levjatanon.
-
9
|Jó 3:9|
Mallumigxu la steloj de gxia krepusko; GXi atendu lumon, kaj cxi tiu ne aperu; Kaj la palpebrojn de matenrugxo gxi ne ekvidu;
-
10
|Jó 3:10|
Pro tio, ke gxi ne fermis la pordon de la utero de mia patrino Kaj ne kasxis per tio la malfelicxon antaux miaj okuloj.
-
11
|Jó 3:11|
Kial mi ne mortis tuj el la utero, Ne senvivigxis post la eliro el la ventro?
-
12
|Jó 3:12|
Kial akceptis min la genuoj? Por kio estis la mamoj, ke mi sucxu?
-
13
|Jó 3:13|
Mi nun kusxus kaj estus trankvila; Mi dormus kaj havus ripozon,
-
14
|Jó 3:14|
Kune kun la regxoj kaj la konsilistoj sur la tero, Kiuj konstruas al si izolejojn,
-
15
|Jó 3:15|
Aux kun la potenculoj, kiuj havas oron, Kiuj plenigas siajn domojn per argxento;
-
-
Sugestões

Clique para ler Apocalipse 22-22