-
-
Esperanto -
-
33
|2 Reis 19:33|
Per la sama vojo, per kiu li venis, li reiros, kaj en cxi tiun urbon li ne eniros, diras la Eternulo.
-
34
|2 Reis 19:34|
Mi defendos cxi tiun urbon, por savi gxin pro Mi kaj pro Mia servanto David.
-
35
|2 Reis 19:35|
En tiu nokto eliris angxelo de la Eternulo kaj frapis en la tendaro de la Asirianoj cent okdek kvin mil. Kiam oni levigxis matene, oni ekvidis, ke ili cxiuj estas kadavroj senvivaj.
-
36
|2 Reis 19:36|
Kaj Sanhxerib, la regxo de Asirio, elmovigxis kaj iris kaj rehejmigxis kaj restis en Nineve.
-
37
|2 Reis 19:37|
Kaj kiam li adorklinigxis en la domo de sia dio Nisrohx, liaj filoj Adramelehx kaj SXarecer mortigis lin per glavo, kaj mem ili forkuris en la landon Araratan. Kaj ekregxis anstataux li lia filo Esar-HXadon.
-
1
|2 Reis 20:1|
En tiu tempo HXizkija morte malsanigxis; kaj venis al li la profeto Jesaja, filo de Amoc, kaj diris al li:Tiele diras la Eternulo:Faru testamenton pri via domo, cxar vi mortos kaj ne vivos.
-
2
|2 Reis 20:2|
Tiam HXizkija turnis sian vizagxon al la muro, kaj ekpregxis al la Eternulo, dirante:
-
3
|2 Reis 20:3|
Mi petas, ho Eternulo, rememoru, ke mi iradis antaux Vi kun vero kaj koro fidela, kaj mi faradis tion, kio placxas al Vi. Kaj HXizkija lauxte ekploris.
-
4
|2 Reis 20:4|
Kiam Jesaja ankoraux ne eliris el la interna korto, aperis al li la vorto de la Eternulo jene:
-
5
|2 Reis 20:5|
Reiru, kaj diru al HXizkija, la estro de Mia popolo:Tiele diras la Eternulo, Dio de via patro David:Mi auxdis vian pregxon, Mi vidis viajn larmojn; jen Mi resanigos vin; en la tria tago vi iros en la domon de la Eternulo.
-
-
Sugestões

Clique para ler Apocalipse 22-22