-
-
Esperanto -
-
16
|2 Reis 20:16|
Tiam Jesaja diris al HXizkija:Auxskultu la diron de la Eternulo:
-
17
|2 Reis 20:17|
Jen venos tagoj, kaj cxio, kio estas en via domo kaj kion kolektis viaj patroj gxis la nuna tago, estos forportata en Babelon; nenio restos, diras la Eternulo.
-
18
|2 Reis 20:18|
Kaj el viaj filoj, kiuj devenos de vi, kiujn vi naskigos, oni prenos; kaj ili estos korteganoj en la palaco de la regxo de Babel.
-
19
|2 Reis 20:19|
Kaj HXizkija diris al Jesaja:Bona estas la vorto de la Eternulo, kiun vi diris. Kaj li diris plue:Estu nur paco kaj vero en mia tempo.
-
20
|2 Reis 20:20|
La cetera historio de HXizkija, kaj lia tuta forto, kaj kiel li faris la lageton kaj la akvotubon kaj enkondukis la akvon en la urbon, cxio estas priskribita en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo.
-
21
|2 Reis 20:21|
Kaj HXizkija ekdormis kun siaj patroj, kaj anstataux li ekregxis lia filo Manase.
-
1
|2 Reis 21:1|
La agxon de dek du jaroj havis Manase, kiam li farigxis regxo, kaj kvindek kvin jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis HXefci-Ba.
-
2
|2 Reis 21:2|
Li agadis malbone antaux la Eternulo, simile al la abomenindajxoj de la nacioj, kiujn la Eternulo forpelis de antaux la Izraelidoj.
-
3
|2 Reis 21:3|
Li konstruis denove la altajxojn, kiujn forigis lia patro HXizkija; kaj li starigis altarojn al Baal kaj faris sanktan stangon, kiel faris Ahxab, regxo de Izrael, kaj adorklinigxis antaux la tuta armeo de la cxielo kaj servis al gxi.
-
4
|2 Reis 21:4|
Li konstruis ankaux altarojn en la domo de la Eternulo, pri kiu la Eternulo diris:En Jerusalem Mi estigos Mian nomon.
-
-
Sugestões

Clique para ler Apocalipse 22-22