-
Leia por capÃtulos
-
Esperanto -
-
1
|IsaÃas 17:1|
Profetajxo pri Damasko: Jen Damasko ne plu estos urbo, sed gxi estos amaso da ruinajxoj.
-
2
|IsaÃas 17:2|
Forlasitaj estos la urboj de Aroer; brutaroj tie pasxtigxos, kaj neniu ilin fortimigos.
-
3
|IsaÃas 17:3|
Kaj detruita estos la fortikajxo de Efraim, kaj la regno de Damasko kaj la restajxo de Sirio estos kiel la gloro de la Izraelidoj, diras la Eternulo Cebaot.
-
4
|IsaÃas 17:4|
En tiu tempo maldikigxos la gloro de Jakob, kaj lia grasa korpo malgrasigxos.
-
5
|IsaÃas 17:5|
Kaj estos tiel, kiel kiam rikoltanto enkolektis la grenon kaj lia mano rikoltis la spikojn, kaj estos kiel post la rikolto de spikoj en la valo Refaim.
-
6
|IsaÃas 17:6|
Kaj restos tie postrikoltajxo, kiel cxe la skuado de olivarbo:du, tri olivoj sur la supro de alta brancxo, kvar, kvin sur la brancxoj fruktoportaj, diras la Eternulo, Dio de Izrael.
-
7
|IsaÃas 17:7|
En tiu tempo la homo sin turnos al sia Kreinto, kaj liaj okuloj ekrigardos al la Sanktulo de Izrael.
-
8
|IsaÃas 17:8|
Kaj li ne turnos sin al la altaroj, faritaj de liaj manoj, kaj ne rigardos al la faritajxo de siaj fingroj, al la sanktaj stangoj kaj la idoloj de la suno.
-
9
|IsaÃas 17:9|
En tiu tempo liaj urboj fortikigitaj estos kiel ruinoj en arbaro aux sur altajxo, kiujn oni forlasis pro la Izraelidoj, kaj ili estos dezertaj.
-
10
|IsaÃas 17:10|
CXar vi forgesis la Dion de via savo kaj ne memoris la Rokon de via forteco; tial vi plantis plantajxojn plezurigajn kaj kreskigis fremdan vinberbrancxon;
-
-
Sugestões

Clique para ler Apocalipse 21-21