-
Leia por capÃtulos
-
Esperanto -
-
1
|IsaÃas 23:1|
Profetajxo pri Tiro: Plorkriu, ho sxipoj de Tarsxisx; cxar gxi estas detruita tiel, ke restis neniu domo, neniu pordo. El la lando de la Kitidoj tio estas sciigita al ili.
-
2
|IsaÃas 23:2|
Silentu, ho logxantoj de la apudmara lando. Komercistoj de Cidon, transveturantaj la maron, vin plenigadis;
-
3
|IsaÃas 23:3|
sur granda akvo oni venigadis al gxi semojn de SXihxor, rikoltajxon de Nilo; kaj gxi estis komercejo de la popoloj.
-
4
|IsaÃas 23:4|
Hontu, Cidon; cxar la maro, la mara fortikajxo diris:Mi ne havis dolorojn, mi ne naskis, mi ne edukis knabojn, mi ne kreskigis knabinojn.
-
5
|IsaÃas 23:5|
Kiam oni tion auxdos en Egiptujo, oni ektremos cxe la sciigo pri Tiro.
-
6
|IsaÃas 23:6|
Transiru al Tarsxisx, plorkriu, ho logxantoj de la apudmara lando.
-
7
|IsaÃas 23:7|
CXu tio estas via gaja urbo, la tre antikva? gxiaj piedoj forportas gxin, por logxi malproksime.
-
8
|IsaÃas 23:8|
Kiu decidis tion pri Tiro, la kronita, kies komercistoj estas princoj kaj kies negocistoj estas eminentuloj de la lando?
-
9
|IsaÃas 23:9|
La Eternulo Cebaot tion decidis, por malaperigi la majeston de cxiu gloro, por humiligi cxiujn eminentulojn de la lando.
-
10
|IsaÃas 23:10|
Trapasu vian landon kiel rivero, ho filino de Tarsxisx; jam nenio vin zonas.
-
-
Sugestões

Clique para ler Apocalipse 22-22