-
Leia por capÃtulos
-
Esperanto -
-
1
|IsaÃas 52:1|
Vekigxu, vekigxu, vestu vin per via forto, ho Cion; surmetu sur vin la vestojn de via majesto, ho Jerusalem, sankta urbo; cxar ne plu eniros en vin necirkumcidito kaj malpurulo.
-
2
|IsaÃas 52:2|
Forskuu de vi la polvon, levigxu, sidigxu, ho Jerusalem; disigu la ligilojn de via kolo, ho kaptita filino de Cion.
-
3
|IsaÃas 52:3|
CXar tiele diras la Eternulo:Senpage vi estis vendita, kaj ne per argxento vi estos elacxetita.
-
4
|IsaÃas 52:4|
CXar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:En Egiptujon iam iris Mia popolo, por logxi tie kelktempe, kaj la Asiriano pro nenio gxin premis;
-
5
|IsaÃas 52:5|
kion do Mi nun cxi tie devas fari, diras la Eternulo, kiam Mia popolo estas prenita pro nenio? gxiaj regantoj triumfe krias, diras la Eternulo, kaj konstante, cxiutage, Mia nomo estas insultata.
-
6
|IsaÃas 52:6|
Tial Mia popolo ekkonos Mian nomon; tial gxi ekscios en tiu tago, ke Mi estas Tiu sama, kiu diras:Jen Mi estas.
-
7
|IsaÃas 52:7|
Kiel cxarmaj estas sur la montoj la piedoj de anoncanto, kiu proklamas pacon, anoncas bonon, sciigas pri helpo, diras al Cion:Regxas via Dio!
-
8
|IsaÃas 52:8|
Jen eksonis la vocxo de viaj gardostarantoj; ili levas la vocxon kaj kune gxojkrias, cxar per siaj propraj okuloj ili vidas, kiel la Eternulo revenas al Cion.
-
9
|IsaÃas 52:9|
Triumfu, gxojkriu kune, ho ruinoj de Jerusalem; cxar la Eternulo konsolis Sian popolon, liberigis Jerusalemon.
-
10
|IsaÃas 52:10|
La Eternulo malkovris Sian sanktan brakon antaux la okuloj de cxiuj nacioj; kaj cxiuj finoj de la tero vidas la helpon de nia Dio.
-
-
Sugestões

Clique para ler Apocalipse 21-21