-
Leia por capÃtulos
-
Esperanto -
-
1
|IsaÃas 57:1|
La virtulo pereis, kaj neniu prenis tion al sia koro; kaj piaj homoj estas forkaptataj, kaj neniu komprenas, ke for de malbono estas forkaptita la virtulo.
-
2
|IsaÃas 57:2|
Kiu iras gxustan vojon, tiu venas al paco, ripozas sur sia kusxejo.
-
3
|IsaÃas 57:3|
Sed venu cxi tien vi, ho filoj de sorcxistino, idoj de adultulo kaj malcxastulino!
-
4
|IsaÃas 57:4|
Kiun vi mokegas? kontraux kiu vi malfermegas la busxon kaj elsxovas la langon? cxu vi ne estas infanoj de krimo, idoj de mensogo,
-
5
|IsaÃas 57:5|
kiuj varmigxas en la arbaretoj, sub cxiu verdbrancxa arbo; kiuj bucxas la infanojn en la valoj, sub la elstarantaj rokoj?
-
6
|IsaÃas 57:6|
Inter la glatajxoj de la valo estas via parto; ili, ili estas via loto; al ili vi versxis versxoferojn, alportis farunoferojn; cxu Mi povas esti kontenta pri tio?
-
7
|IsaÃas 57:7|
Sur monto alta kaj levita vi starigis vian kusxejon, vi tien supreniris, por bucxi oferojn.
-
8
|IsaÃas 57:8|
Kaj malantaux la pordo kaj la fostoj vi starigis vian simbolon; cxar vi forturnis vin de Mi kaj supreniris, largxigis vian kusxejon, kaj ligis vin kun ili; vi ekamis ilian kusxejon, elrigardis por vi oportunan lokon.
-
9
|IsaÃas 57:9|
Oleita vi pilgrimis al la regxo, uzis multe da aromajxoj, kaj vi sendis malproksimen viajn senditojn, kaj malaltigxis gxis SXeol.
-
10
|IsaÃas 57:10|
Pro la multeco de viaj vojoj vi lacigxis, tamen vi ne diris:Mi perdis la esperon; vi trovis ankoraux vivon en via mano, kaj pro tio vi ne lacigxis.
-
-
Sugestões

Clique para ler Apocalipse 22-22